Bonvenon al Dunianto!

Dunianto estas nova planlingvo, kiu transprenas la klaran, regulan kaj facile lerneblan gramatikon de Esperanto kaj kombinas ĝin kun tutmondeca vortprovizo. Ĝiaj vortoj venas el 42 zorge elektitaj fontlingvoj, kiuj reprezentas diversajn kulturregionojn kaj inkluzivas la plej parolatajn lingvojn de Azio, Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Tiel ĝi evitas la emfazon al eŭropaj lingvoj ĉe la Esperanta vortprovizo, reflektas la kulturan diversecon de nia mondo kaj samtempe ebligas efikan kaj egalecan komunikadon inter homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por esperantistoj, la lernado de Dunianto estas aparte facila, ĉar la gramatiko kaj la vortfara sistemo estas preskaŭ samaj kiel tiuj de Esperanto, kaj multaj radikoj samas aŭ similas al tiuj, kiujn vi jam konas.

Esploru la retejon

Lingvo

Kurso de Dunianto por esperantistoj
Lernu la lingvon per speciala metodo por esperantistoj

Vortaro
Esploru la vortprovizon de Dunianto

Ekzemplotekstoj
Spertu Dunianton per legado de duniantigoj de famaj tekstoj

Motivoj

Kial Dunianto?
Ekkonu la motivojn por lingvo kun Esperanta gramatiko kaj tutmonda vortprovizo

Kiujn celojn havas Dunianto?
Malkovru la viziojn kaj celojn malantaŭ la lingvo

Ĉu konkurenco al Esperanto
Legu pri la celata harmonia rilato inter la du lingvoj

Organizo

Telegram-Grupo
Jen la ĉefa forumo por interŝanĝo de ideoj en la ekburĝonanta Dunianto-komunumo

Kontakto
Ĉi tie vi povas sendi mesaĝon al ni kaj trovi la retej-kolofonon

Historio de Dunianto
Informiĝu pri kiel Dunianto estiĝis

Partoprenu!

La mondo bezonas pontojn inter kulturoj. Dunianto celas esti tia ponto – lingvo, kiu respektas kaj reprezentas la tutmondan lingvan riĉecon.

Dunianto estas tre nova lingvo kun burĝono de nova lingvokomunumo. Ni bonvenigas ĉiujn, kiuj volas partopreni en ĝia evoluigo kaj iĝi novaj voĉoj en nia ekkreskanta komunumo. Se vi interesiĝas, aliĝu al nia Telegram-grupokontaktu nin por ekscii pli.