En Dunianto havas plurajn sufiksojn, kiuj ne troviĝas en Esperanto kaj kiuj ebligas krei esprimojn en sistemeca kaj kunmetebla maniero. Ĉi tiuj sufiksoj faciligas al lernantoj kompreni la signifon de vortoj eĉ se ili neniam antaŭe renkontis ilin. Tiel ili kontribuas al la esprimkapablo de la lingvo sen postuli lernadon de granda nombro da tute apartaj radikoj. Ili estas uzataj vaste en la lingvo kaj formas gravan parton de ĝia vortfara sistemo kaj ĝia struktura eleganteco. En ĉi tiu paĝo ni detale klarigas la funkcion kaj uzon de tiuj specifaj duniantaj sufiksoj.
Derivaĵoj en Dunianto same kiel en Esperanto povas alpreni specialan signifon, kiu ne estas divenebla surbaze de la signifoj de la partoj. Kvankam oni do foje devas ankoraŭ lerni ion aldonan al la signifo de la partoj por plene kapti la detalojn de la intencita signifo, tamen estas pli facile memori la formon de tia kunmetaĵo post unufoja lernado ol memori iun radikon, kiu ne similas al vorto, kiun oni jam konas el alia lingvo. Tial tiuj kunmetaĵoj helpos al la plej multaj lernantoj pli facile lerni la vortprovizon de Dunianto.
Simile, kiel Esperanto havas la sufikson “-um-”, ĉe kiu ĉiam necesas aparte lerni la signifon de derivaĵoj, ankaŭ Dunianto havas tiajn sufiksojn, nome “-ug-”, “-oc-”, “-ej-”, “-om-”, “-im-” kaj “-am-”, sed la signifo de derivaĵoj kun ili estas iom pli facile divenebla ol la signifo de Esperantaj derivaĵoj kun “-um-”. Ĉar ĉi tiuj sufiksoj helpas multe redukti la kvanton de aparte lernendaj radikoj, ili faciligas la lernadon malgraŭ la bezono aparte lerni la signifo-detalojn de la vortoj formitaj per ili.
“-aly-” – Sufikso por materialoj
La sufikso “-aly-” estas uzata por nomi materialojn. Ĝi kutime estas derivita de substantivo rilata al la origino de la materialo aŭ al ago, kiu rilatas al ĝia uzo aŭ produktado.
Ekzemploj:
- “arbalyo” (‘ligno’) – derivita de “arbo”
- “bealyo” (‘lano’) – derivita de “beo” (‘ŝafo’)
- “zunalyo” (‘mielo’) – derivita de “zuno” (‘abelo’)
- “cawalyo” (‘fojno’) – derivita de “cawo” (‘herbo’)
- “makalyo” (‘ŝtofo’) – derivita de “maki” (‘surhavi (vestaĵon)’)
- “cuogalyo” (‘ledo’) – derivita de “cuogo” (‘haŭto’)
- “likalyo” (‘papero’) – derivita de “liki” (‘skribi’)
“-eb-” – Sufikso por dompartoj kaj mebloj
La sufikso “-eb-” estas uzata por nomi meblojn kaj dompartojn. La derivaĵoj povas esti kaj moveblaj (kiel seĝo) kaj nemoveblaj (kiel fenestro aŭ koridoro). Ĉi tio kontrastas kun la Esperanto-vorto “meblo”, kiu kutime signifas nur moveblajn objektojn.
Ekzemploj:
- “sidebo” (‘seĝo’) – derivita de “sidi”
- “sumnebo” (‘lito’) – derivita de “sumni” (‘dormi’)
- “plursidebo” (‘benko’) – el “pluray sidas”
- “plurcucsidebo” (‘sofo’) – el “pluray cuce (komforte) sidas”
- “rakebo” (‘ŝranko’) – derivita de “raki” (‘konservi’)
- “agnebo” (‘kameno’) – derivita de “agno” (‘fajro’)
- “tafebo” (‘koridoro’) – derivita de “tafi” (‘iri’)
- “kulebo” (‘pordo’) – derivita de “kula” (‘malfermita’)
- “videbo” (‘fenestro’) – derivita de “vidi”
- “harkebo” (‘meblo’ ĝenerale) – derivita de “harki” (‘moviĝi’)
“-ilm-” – Sufikso por sciencoj kaj fakaj disciplinoj
La sufikso “-ilm-” signifas ‘scienco’ aŭ ‘fako’ kaj estas uzata por formi nomojn de diversaj fakaj kampoj. La sufikso helpas distingi inter la objekto mem kaj la studado de tiu objekto.
Ekzemploj:
- “vivilmo” (‘biologio’)
- “plantilmo” (‘botaniko’)
- “diilmo” (‘teologio’)
- “kosmilmo” (‘kosmologio’)
- “mapilmo” (‘kartografio’)
- “ekonomilmo” (‘ekonomiko’)
“-og-” – Sufikso por korpaj organoj
La sufikso “-og-” estas uzata por formi nomojn de organoj, kiuj havas specifan funkcion en perceptado aŭ korpa agado. Ĝi ofte estas derivita de verbo rilata al la funkcio de la organo.
Ekzemploj:
- “vidogo” (‘okulo’) – derivita de “vidi”
- “awdogo” (‘orelo’) – derivita de “awdi”
- “mencogo” (‘nazo’) – derivita de “menci” (‘flari’)
- “swadogo” (‘lango’) – derivita de “swadi” (‘senti guston’)
- “cuogo” (‘haŭto’) – derivita de “cui” (‘tuŝi’)
- “fikrogo” (‘cerbo’) – derivita de “fikri” (‘pensi’)
- “fluogo” (‘sango’) – derivita de “flui”
“-ud-” – Sufikso por skalaj mezuroj
La sufikso “-ud-” estas uzata por nomi neŭtrale la skalon de iu eco. Ĝi kontrastas kun “-es-” (adaptita el la Esperanta “-ec-”), kiu kutime signifas unu el la ekstremoj de skalo.
Ekzemploj:
- “garmudo” (‘temperaturo’) – derivita de “garma” (‘varma’) – kontraste al “garmeso” (‘varmeco’)
- “teludo” (‘distanco’) – derivita de “tela” (‘malproksima’) – kontraste al “teleso” (‘malproksimeco’)
- “ebludo” (‘verŝajneco’) – derivita de “ebla” – kontraste al “ebleso” (‘ebleco’)
- “nuyudo” (‘aĝo’) – derivita de “nuya” (‘maljuna’) – kontraste al “nuyeso” (‘maljuneco’)
“-ug-” – Sufikso por pli grava, formala aŭ severa versio de io
La sufikso “-ug-” esprimas, ke io estas pli grava, pli intensa aŭ pli oficiala ol la baza koncepto. Vorto formita per “-ug-” nomas apartan koncepton, plej ofte iun, kiu en Esperanto estas esprimita per unuopa radiko. La preciza signifo de vorto formita per “-ug-” devas esti aparte lernata, simile kiel ĉe Esperantaj vortoj formitaj per “-um-”, sed tamen la signifo estas iom pli bone divenebla ol ĉe Esperantaj vortoj kun “-um-”.
Ekzemploj:
- “kunvenugo” (‘kongreso’) – pli formala ol ordinara kunveno
- “dirugi” (‘deklari’) – pli oficiala ol “diri”
- “havugi” (‘posedi’) – pli formala versio de “havi”
- “tovolugi” (‘eksperimenti’) – el “tovoli” (‘provi’)
- “ayugi” (‘ami’) – el “ayi” (‘ŝati’)
- “konatuga” (‘fama’) – el “konata”
“-oc-” – Sufikso por vortoj kun signifo simila al la radiko
La sufikso “-oc-” kreas vorton por koncepto simila al la koncepto esprimita per la antaŭa radiko. La preciza signifo de vorto formita per “-oc-” devas esti aparte lernata, simile kiel ĉe Esperantaj vortoj formitaj per “-um-”. Sed ĉar vorto kun “-oc-” ĉiam esprimas ion similan al la radiko antaŭ ĝi, oni eĉ sen antaŭa lernado de la kunmetaĵo povas almenaŭ proksimume kompreni, pri kio temas, precipe kiam la fraza kunteksto helpas.
Notu, ke “-oc-” ĉiam rilatas al nur unusola radiko. Kiam oni bezonas krei vorton por koncepto simila al tiu esprimita per kunmetaĵo de du elementoj, oni uzu “-ej-” anstataŭ “-oc-”. Dunianto ne havas tiaspecan sufikson por modifi la signifon de kunmetaĵo el pli ol du elementoj.
Ekzemploj:
- “vidoci” (‘rigardi’) – de “vidi”
- “awdoci” (‘aŭskulti’) – de “awdi”
- “helpoci” (‘subteni’) – de “helpi”
- “jicoci” (‘konscii’) – de “jici” (‘scii’)
- “manoco” (‘brako’) – de “mano”
- “futoco” (‘kruro’) – de “futo” (‘piedo’)
- “domoco” (‘hejmo’) – de “domo”
- “arboco” (‘arbusto’) – de “arbo”
- “barfoco” (‘neĝo’) – de “barfo” (‘glacio’)
- “suyoco” (‘likvo’) – de “suyo” (‘akvo’)
- “fontoco” (‘fontano’) – de “fonto”
- “bonoca“ (‘utila’) – de “bona”
- “ebloca“ (‘eventuala’) – de “ebla”
- “ciamoca“ (‘eterna’) – de “ciam” (‘ĉiam’)
La vortobazo formita per radiko kaj “-oc-” havas similan signifon kiel la radiko kaj tial ĉiam havas la saman signifokategorion. Do ekzemple la vortobazo formita per aldono de “-oc-” al verba radiko kondutas verbece en la vortfarado. Simile statas pri substantivaj kaj adjektivaj radikoj. Ĉar la dunianta vortfarado same kiel la Esperanta ne faras distingon inter adjektiva kaj adverba signifokategorio en la vortfaraj reguloj, la vortobazo formita per aldono de “-oc-” al senfinaĵa adverbo kiel “ĉiam” kondutas adjektivece, ekzemple “ciamoca“ (‘eterna’).
“-ej-” – Sufikso por vortoj rilataj al la kunmetaĵo antaŭ ĝi
La sufikso “-ej-” funkcias simile al “-oc-”, sed ĝia signifo rilatas al la du-elementa kunmetita esprimo antaŭ ĝi anstataŭ al unuopa radiko.
Ekzemploj:
- “joyigeji” (‘amuzi’) – el “joy-ig-i” (‘ĝojigi’)
- “disigeji” (‘analizi’) – el “dis-ig-i” (‘disigi’)
- “fiageji” (‘peki’) – el “fi-aĝ-i” (fari malbonagon)
- “mallumejo” (‘ombro’) – el “malluma loko”
“-om-”, “-im-”, “-am-” – Anstataŭantoj por la Esperanta “-um-”
En Dunianto, la Esperanta sufikso “-um-” estas anstataŭigita per tri sufiksoj laŭ la gramatika karaktero de la derivaĵo:
- “-om-”: por substantiv-karakteraj derivaĵoj:
- “malbonomo” (‘problemo’) – de “malbona”
- “awdomo” (‘sono’) – de “awdi”
- “vidomo” (‘aspekto’) – de “vidi”
- “mencomo” (‘odoro’) – de “menci” (‘flari’)
- “pluromo” (‘pluralo’) – de “pluray”
- “goomo” (‘singularo’) – de “go” (‘unu’)
- “lunomo” (‘monato’) – de “luno”
- “samanomo” (‘vetero’) – de “samano” (‘ĉielo’)
- “sukomo” (‘ŝatokupo’) – de “suki” (‘plezuriĝi’)
- “eblomo” (‘hazardo’) – de “ebla”
- “mokomo” (‘kolumo’) – de “moko” (‘kolo’)
- “futomo” (‘ŝuo’) – de “futo” (‘piedo’)
- “manomo” (‘ganto’) – de “mano”
- “komunomo” (‘komunumo’) – de “komuna”
- “-im-”: por verb-karakteraj derivaĵoj (do ĉefe por agoj):
- “domimi” (‘loĝi’) – de “domo”
- “daimi” (‘vojaĝi’) – de “dao” (‘vojo’)
- “konimi” (‘esplori’) – de “koni”
- “bagimi” (‘paki’) – de “bago” (‘sako’)
- “nacimi” (‘sekvi’) – de “nac” (‘malantaŭ’, ‘post’)
- “nomimi” (‘nomumi’) – de “nomo“
- “manocimi” (‘brakumi’) – de “manoco” (‘brako’)
- “-am-”: por adjektiv-karakteraj derivaĵoj (do por ecoj)
- “lumama” (‘hela’) – de “lumo”
- “sukrama” (‘dolĉa’) – de “sukro” (‘sukero’)
- “katama” (‘akra’) – de “kati” (‘tranĉi’)
- “normama” (‘normala’) – de “normo”
- “nirama” (‘vertikala’) – de “niri” (‘stari’)
- “kwancama” (‘horizontala’) – de “kwanci” (‘stari’)
- “duama” (‘duuma’) – de “du”
Indas atenti pri tio, ke post la sufikso eblas anstataŭigi la vortklasan finaĵon laŭ la ĝeneralaj principoj de la dunianta/Esperanta gramatiko, ekzemple “malbonoma” (‘problema’), “awdomi” (‘soni’), “daimo” (‘vojaĝo’), “konima” (‘esplora’) kaj “lumamo” (‘helo’).
La distingo inter “-om-”, “-im-” kaj “-am-” igas la signifon de vortoj formitaj per ili iom pli facile diveneblaj ol ĉe la Esperanta “-um-”, ĉar oni jam surbaze de la sufikso scias, ĉu temas pri ago (en la ĝenerala lingvoscienca senco de “ago“), pri eco aŭ pri io alia. Krome oni surbaze de la elekto inter tiuj tri sufiksoj scias, kiel la signifo de la vorto ŝanĝiĝas, kiam oni ŝanĝas la vortklasan finaĵon post la sufikso aŭ aldonas plian sufikson.