Se vi finis la kurson de Dunianto kaj volas lerni pli aŭ kontribui al la kresko de nia lingvokomunumo, jen kelkaj ideoj:
- Aliĝu al nia Telegram-grupo por konektiĝi kun aliaj entuziasmuloj, dividi viajn spertojn, kaj ricevi subtenon.
- Legu duniantigitajn tekstojn.
- Esploru la vortprovizon de Dunianto en la vortaro de Dunianto.
- Proponu mankantajn vortojn: Se vi rimarkas, ke vortoj mankas por esprimi ideojn, viaj proponoj estas tre bonvenaj. Ekzistas paĝo, kiu klarigas la principojn aplikatajn ĉe la kreado de duniantaj radikoj.
- Komune cerbumu pri antaŭenigo de Dunianto: Kune ni povas krei strategiojn por pliigi ĝian videblecon kaj allogi novajn lernantojn.
- Helpu duniantigi pliajn tekstojn: Traduku kaj adaptu tekstojn por riĉigi la haveblan materialon en Dunianto. Ĉe tio povas helpi la aŭtomata tradukilo por traduki de Esperanto al Dunianto.
- Diskutu pri ŝanĝindaj vortoj: Ni daŭre perfektigas la lingvon. Via partopreno en ĉi tiuj diskutoj povas multe helpi.
Ĉiu kontribuo, granda aŭ malgranda, gravas por la evoluo de Dunianto. Ni antaŭĝojas pri via partopreno!