Dua leciono

Reen al la unua leciono

Antaŭen al la tria leciono

Kiel vi jam povis sperti ĉe la ekzerca dialogo-teksto el la unua leciono, la gramatiko de Dunianto estas preskaŭ identa al tiu de Esperanto. Fakte la diferencoj koncernas preskaŭ nur la vortfaradon, krom la detaloj klarigitaj en la sekva alineo.

En Dunianto ne ekzistas distingo inter “da” kaj “de”. Oni simple uzas “de” por ambaŭ funkcioj. Krome en Dunianto ne ekzistas senkialaj limigoj pri la uzo de prepozicioj antaŭ infinitivoj aŭ subfrazoj. Do oni povas diri “Ni pesis pri lerni bacoyn” (‛Ni parolis pri lerni lingvojn’). Kaj oni povas uzi “boy ke” (‛pro ke’) por esprimi la signifon de la Esperanta “ĉar” sen meti “tio” inter “pro” kaj “ke”.

En Dunianto la esprimado de sekso estas ĉiam libervola kaj funkcias en tute simetria maniero. Ekzemplo estas la vorto “sahodo” (‛frato aŭ fratino de ia ajn sekso’), de kiu eblas derivi “sahodino” (‛fratino’) kaj “sahodico” (‛frato’). Simile la ununombra pronomo por paroli pri persono normale estas “u” (‛ri’/‛ŝi’/‛li’). Se necesas, eblas pliprecizigi tiun pronomon uzante la formojn “inu” (‛ŝi’) kaj “icu” (‛li’), sed oni normale ne faras tion, ĉar tio normale ne necesas.

En Dunianto pli da vortoj ol en Esperanto estas kreitaj per kunmetado de pli bazaj vortoj, do en Dunianto eblas esprimi pli per la sama kvanto de radikoj. Por ĉi tiu celo Dunianto havas pli da afiksoj ol Esperanto. Ekzemplo estas la sufikso “-ilm-”, kiu signifas ‛scienco’/‛fako’ kaj estas uzata por nomoj de diversaj sciencoj, ekzemple “vivilmo” (‛biologio’), “plantilmo” (‛botaniko’) kaj “diilmo” (‛teologio’). Plia ekzemplo estas la sufikso “-ug-”, kiu esprimas pli gravan, pli formalan aŭ pli severan version de io, ekzemple “kunvenugo” (‛kongreso’), “havugi” (‛posedi’), “dirugi” (‛deklari’) kaj “tovolugi” (‛eksperimenti’), derivita de “tovoli” (‛provi’).

Krome ekzistas en Dunianto multaj vortoj formitaj en simila maniero kiel la vortoj formitaj kun “‑um-” en Esperanto. Temas do pri vortoj, kies preciza signifo devas esti aparte lernita, sed kiuj espereble estas pli facile memoreblaj ol tute apartaj radikoj. Por distingi diversajn manierojn formi tiajn vortojn, Dunianto havas kvin malsamajn sufiksojn: “‑oc‑”, “‑ej‑”, “‑im‑”, “‑am‑” kaj “‑om‑”.

“‑oc‑” estas uzata por esprimi signifon similan al la signifo de la antaŭa radiko. Jen kelkaj ekzemploj de vortoj kun “‑oc‑”:

  • “vidoci” (‛rigardi’), derivita de “vidi”
  • “awdoci” (‛aŭskulti’), derivita de “awdi”
  • “manoco” (‛brako’), derivita de “mano”
  • “futoco” (‛kruro’), derivita de “futo” (‛piedo’)
  • “arboco” (‛arbusto’), derivita de “arbo”
  • “barfoco” (‛neĝo’), derivita de “barfo” (‛glacio’)
  • “fontoco” (‛fontano’), derivita de “fonto”
  • “helpoci” (‛subteni’), derivita de “helpi”
  • “jicoci” (‛konscii’), derivita de “jici” (‛scii’)

La sufikso “‑ej‑” funkcias simile kiel “‑oc‑”, sed ĉiam rilatas al la kunmetaĵo de la du antaŭaj elementoj anstataŭ nur al la tuj antaŭa elemento. Ekzemple, ĉe la jam lernita vorto “joyigeji” (‛amuzi’), “‑ej‑” modifas la signifon de la verbo “joy-ig‑i” (‛ĝojigi’).

La sufikso “‑im‑” esprimas iun agon (aŭ ĝenerale verbecan signifon) kun ia rilato al tio antaŭ ĝi, sed ĉe kiu ne taŭgas “‑igi” aŭ “‑iji” (‛‑iĝi’) kaj krome la rilato ne estas sufiĉe rekta por pravigi simplan verbigon per “‑i” sen sufikso. Jen la jam lernitaj vortoj kun “‑im‑”:

  • “domimi” (‛loĝi’), derivita de “domo”
  • “daimi” (‛vojaĝi’), derivita de “dao” (‛vojo’)
  • “konimi” (‛esplori’), derivita de “koni”

La sufikso “‑am‑” esprimas iun econ (aŭ ĝenerale adjektivecan aŭ adverbecan signifon) kun ia rilato al tio antaŭ ĝi, sed kiu ne estas sufiĉe rekte rilata por pravigi adjektivigon per simpla “‑a” aŭ per “‑esa“ (‛‑eca’). Jen kelkaj ekzemploj de vortoj kun “‑am‑”:

  • “lumama” (‛hela’), derivita de “lumo”
  • “sukrama” (‛dolĉa’), derivita de “sukro” (‛sukero’)
  • “katama” (‛akra’), derivita de “kati” (‛tranĉi’)

La sufikso “‑om‑” esprimas signifon kun rilato al tio antaŭ ĝi, sed ĉe kiu ne eblas uzi iun pli specifan sufikson. Jen la jam lernitaj vortoj kun “‑om‑”:

  • “malbonomo” (‛problemo’), derivita de “malbona”
  • “awdomo” (‛sono’), derivita de “awdi” (analoga derivaĵo ankaŭ eblas ĉe aliaj perceptaj verboj, ekzemple “vidomo” (‛aspekto’) derivita de “vidi” kaj “mencomo” (‛odoro’) derivita de “menci” (‛flari’))
  • “sukomo” (‛ŝatokupo’), derivita de “suki” (‛plezuriĝi’)

En Dunianto landnomoj neniam estas derivitaj de popolnomoj, do normale estas memstaraj substantivoj. Tial la jam lernitaj vortoj “Franco”, “Germano”, “Swiso”, “Brito” kaj “Tajo” estas landnomoj kaj ne nomoj de landanoj aŭ gentanoj. Por nomi la koncernajn landanojn aŭ gentanojn oni povas uzi la sufikson “-an-” (“francano”, “germanano” ktp), aŭ – se oni volas aparte emfazi gentanecon kontraste al landaneco – la sufikson “-ul-” (“franculo”, “germanulo” ktp).

Simile kiel en Esperanto, lingvonomoj estas ĝenerale esprimataj per adjektivoj: “la franca”, “la indonezia“, “la portugala” ktp. Nur planlingvoj havas substantivajn nomojn, ekzemple “Dunianto“ kaj “Esperanto“. Ĉe adjektivaj lingvonomoj, estas subkomprenata la vorto “baco“ (‛lingvo’), kiu okaze de malklareco ankaŭ povas esti eksplicitigita. La adjektivo ĉiam deriviĝas de nomo por lando aŭ regiono. En la maloftaj okazoj de lingvo, kies nomo alilingve ne rilatas al nomo uzataj por la lando aŭ regiono kun historia rilato al la lingvo, la koncerna substantivo en Dunianto tamen havas la signifon ‛la regiono, en kiu tiu lingvo tradicie hejmas’. Do ekzemple la dunianta vorto “Hindio” nomas tiujn partojn de Barato, en kiu la hindia lingvo tradicie estas la superrega lingvo, kaj “Swahilo” nomas la tradicie svahillingvajn regionojn de la orient-afrika marbordo.

Ni daŭrigu per lego-ekzerco.

La parkoco (ĝardeno) de Val

Mi estas nova en la caro. Mi ne konas iun ayn. Dan nuya (maljuna) balgino (virino) domimas comene (flanke) de mi. Ua nomo estas Val. U geas (donas) al mi grandan lukuyon (skatolon) de sabzoy (legomoj).

U egigejas (kreskigas) ilin en parkoco comene de la futtafeyo (trotuaro). Estas karotoy, tomatoy, fazeoloy kay wendoy (pizoj). Ili estas la maf (plej) bonay sabzoy, kiuyn mi iam ayn yamis (manĝis). Val aydan domimas sola. Dan u kwasas (ŝajnas) koca (feliĉa) en sia parkoco. U ayugas (amas) tiuyn plantoyn. Marmare (Fojfoje), mi sakas awdi un pesi al ili. Eble tial ili egijejas (kreskas) tiel granday.

Iun dinon (tagon), mi cesas vidi Val en la parkoco. Mi vidas homoyn yui (preni) multayn lukuyoyn el ua domoco (hejmo). Cawacoy (Herbaĉoj) egijejas en ua parkoco. La tero estas sensuya (senakva, seka). La plantoy vidomas (aspektas) maljoyay. Val eblege malvivijis (mortis).

Do mi elrutas (eltiras) la cawacoyn. Mi suyas (akvumas) la parkocon. Mi hatame (eĉ) pesas al la plantoy.

Nace (Poste) familio traslokijas comenen de mi. Ili estas novay en la caro. Ili ne konas iun ayn. Kay mi geas al ili grandan lukuyon de sabzoy el la parkoco de Val.

CC BY 4.0 – Anglalingva originalo de Shantel Ivits (https://opentextbc.ca/abealfreader1/chapter/vals-garden), duniantigo de Marcos Cramer

Reen al la unua leciono

Antaŭen al la tria leciono