La bazo por Dunianto estis kreita de Markos Malke Kramer inter 2017 kaj 2025.
Malke eklernis Esperanton en 2000. Jam en la fruaj jaroj de sia esperantisteco Malke sentis la problemecon de la troa eŭropcentrismo de la Esperanta vortprovizo. En 2007 ri konatiĝis kun la verko La bona lingvo de Claude Piron kaj ekkredis, ke la radikŝparema aliro popularigita de ĉi tiu verko povus mildigi la problemojn de la eŭropcentrisma vortprovizo. Ri ekaktivis en la “bonlingvisma” laborgrupo de la projekto Simplaj Samsignifaj Vortoj gvidata de Akademiano Renato Corsetti.
En 2010, Malke iĝis membro de la Akademio de Esperanto. Ri provis antaŭenigi kompromiseman version de la “bonlingvisma” aliro en la Akademio, sed pli kaj pli rimarkis la konflikton inter ĉi tiu aliro kaj la forte eŭropcentrisma lingva tradicio de Esperanto, en kiu radikoj kun subteno de pluraj eŭropaj lingvoj estis jam delonge preskaŭ senlime akceptataj en la lingvon, eĉ se ili ne vere necesis por pligrandigi la esprimkapablon de Esperanto. Tiu akceptemo al daŭra enfluo de novaj eŭropecaj radikoj ne vere igas Esperanton pli malfacila por eŭroplingvanoj, sed ja igas ĝin multe pli malfacila por homoj, kiuj ankoraŭ ne bone regas eŭropan lingvon. Ĉi tiu konstato pli kaj pli seniluziigis Malke rilate al la solveblo de la problemoj kaŭzitaj de la troa eŭropcentrismo de Esperanto.
En 2017 Malke unuafoje kreis koncepton por nova planlingvo kun Esperanta gramatiko kaj vere tutmondeca vortprovizo. Jam frue ri elpensis la nomon Dunianto por ĝi kiel kunfandiĝon de la nomo de Esperanto kaj la dunianta vorto dunio por mondo, formo subtenita interalie de la hindia, araba, bengala, Urduo, indonezia, svahila, turka, haŭsa kaj persa.
En 2020 Malke komencis dividi siajn ideojn pri Dunianto kaj la tiaman skizon de la lingvo kun kelkaj unuopuloj, kio kondukis al la fondiĝo de la Telegrama grupo pri Dunianto en Februaro 2021. Post mencio de la projekto en la fejsbuka grupo Planlingvoj per Esperanto, aliĝis pluraj homoj al la grupo kaj dum kelkaj monatoj estis tre intensa interŝanĝo de ideoj en ĝi. Poste la interŝanĝo iom malpliiĝis, interalie pro troa okupiteco de Malke, sed plu okazis gravaj interŝanĝoj tie, ekzemple pri la listo de fontlingvoj, kiu alprenis sian nunan formon surbaze de la tiea diskuto, al kiu krom Malke kontribuis ĉefe Benjamin Foster.
En 2023 kaj 2024 Malke signife plilarĝigis la vortprovizon de Dunianto, faris kelkajn modifojn al antaŭe elpensitaj vortoj surbaze de praktikaj spertoj kun Dunianto kaj verkis la kurson de Dunianto por esperantistoj. En Decembro 2024 estis publikigita ĉi tiu retejo, tuj antaŭ ol Malke unuafoje prezentis Dunianton en prelego ĉe Esperanto-renkontiĝo.