Kial Dunianto?

La ideo malantaŭ Dunianto estas proponi lingvon, kiu kombinas la avantaĝojn de la Esperanta gramatiko kun vortprovizo, kiu estas vere tutmonda kaj neŭtrala. Ĝi celas faciligi la komunikadon inter homoj de ĉiuj kulturaj kaj lingvaj fonoj, sen favori eŭropajn lingvojn. Sed kial evoluigi Dunianton anstataŭ simple uzi Esperanto aŭ unu el la aliaj tutmondecaj planlingvoj kiel Globasa aŭ Pandunia? Jen la motivoj.

Komparo kun Esperanto

Esperanto estas la plej sukcesa planlingvo ĝis nun, kun granda komunumo kaj riĉa literaturo. Tamen, ĝia vortprovizo forte baziĝas sur eŭropaj lingvoj, kio prezentas maljustan avantaĝon al homoj kun eŭropa lingva fono:

  • Por persono, kies gepatra lingvo estas ekster-eŭropa, Esperanto ofte postulas multe pli grandan lernan penon.
  • Preskaŭ ĉiuj gravaj verkistoj kaj influaj voĉoj de Esperantujo venas el eŭroplingvaj medioj. Tio ne estas hazardo: por ne-eŭroplingvanoj ofte pli malfacilas senti sin “hejme” en Esperanto.
  • Novaj vortoj en Esperanto kutime baziĝas sur eŭropaj lingvoj, dum vortoj de aliaj lingvoj estas akceptataj nur se ili jam troviĝis en pluraj eŭropaj lingvoj (ekz. “tabuo” kaj “kimono”).

Dunianto traktas ĉi tiujn defiojn per pli tutmondeca vortprovizo, kiu inkluzivas radikojn de la plej parolataj lingvoj de la mondo el diversaj kulturregionoj. Ĉi tio ebligas pli neŭtralan kaj inkluzivan lingvon, kie ĉiuj homoj povas senti sin egalaj.

Komparo kun aliaj tutmondecaj planlingvoj

Aliaj planlingvoj kiel Globasa kaj Pandunia ankaŭ celas esti tutmondecaj per sia vortprovizo, sed ili ne baziĝas sur Esperanto. Dunianto kombinas la avantaĝojn de tutmonda vortprovizo kun la jam sukcesa strukturo de Esperanta gramatiko, kio donas al ĝi plurajn avantaĝojn:

  1. Facileco por esperantistoj
    Dunianto estas rapide lernebla por esperantistoj, ĉar ĝia gramatiko kaj multaj radikoj restas similaj al Esperanto. Tio faciligas la kreadon de komenca komunumo de spertuloj, kiuj kapablas bone uzi kaj disvastigi la lingvon.
  2. Profito el Esperanta literaturo
    Dunianto povas profiti de la riĉa Esperanta literaturo, ĉar relative facile eblas aŭtomate traduki de Esperanto al Dunianto. Tio signifas, ke granda kolekto de beletra kaj faka literaturo povas rapide esti disponebla en Dunianto, kio helpos disvolvi la lingvan kulturan bazon.
  3. Rapida adaptado de lernmaterialoj
    Lernolibroj, vortaroj, kaj gramatikoj de Esperanto povas esti facile adaptitaj al Dunianto. Tio signifas, ke duniantistoj jam komence havos aliron al ampleksa aro da materialoj por lerni kaj praktiki la lingvon.
  4. Stabileco de la lingvo
    En nova planlingvo ofte aperas duboj pri tio, kio estas la ĝusta gramatika konstruo por esprimi iun ideon. Dunianto aliflanke rekte transprenas la jam enradikiĝintajn solvojn de la Esperanta lingvouzo, tiel ke la esprimrimedoj dekomence estos pli stabilaj kaj malpli dubaj ol ĉe aliaj novaj planlingvoj.
  5. Profito de 140 jaroj da laboro
    La laboro de la Esperanta komunumo dum pli ol jarcento servas kiel riĉa fundamento por Dunianto. La spertoj, iloj, kaj scioj, kiujn esperantistoj kolektis, estas rekte uzeblaj en la disvolvado kaj plibonigo de Dunianto.

Ĉu ne tro eŭropeca pro la Esperanta gramatiko?

Fojfoje aperas la argumento, ke lingvo kun Esperanta gramatiko ne povas esti sufiĉe tutmondeca, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro eŭropeca kaj tial ne sufiĉe neŭtrala por lingvo celanta esti neŭtrala solvo por la internacia komunikado.

Se oni analizas la gramatikojn de Dunianto kaj Esperanto laŭ la metodoj de la lingvoscienca fako de tipologio, oni certe trovos, ke ĝi estas relative eŭropeca, nome ĉefe slaveca, iom latinideca kaj iom ĝermaneca, sed tamen ankaŭ kun kelkaj ne-eŭropecaj trajtoj. Vidu la artikolon How European is Esperanto? A typological study de Mikael Parkvall, publikigitan en la jaro 2010 en la lingvoscienca ĵurnalo Language Problems and Language Planning. Laŭ tiu artikolo, la unuopa lingvo kun gramatiko plej simila al tiu de Esperanto estas la rusa.

Tamen tiuj tipologiaj metodoj estas io tre fakeca kaj ne multe rilatas al tio, kiel averaĝaj lingvemuloj perceptas gramatikon. Por averaĝa lingvemulo, la atentindaj gramatikaj trajtoj estas tiaj aferoj kiel la kvanto de gramatike distingataj tempoformoj ĉe la verboj, la kvanto de kazoj, la relative libereco aŭ mallibereco de la vortordo, la ekzisto aŭ neekzisto de diversspecaj gramatikaj malregulaĵoj kiel ekzemple malregulaj verboformoj aŭ malregulaj kazo- aŭ nombro-markado ĉe unuopaj substantivoj, la kvanto de malsamaj artikoloj ktp. Laŭ ĉi tiaj kriterioj, oni apenaŭ trovos ian eŭropecon en la gramatikoj de Dunianto kaj Esperanto. Male, oni ĉefe rimarkas, ke la gramatiko distingiĝas de la plej multaj aliaj gramatikaj sistemoj per la neekzisto de gramatikaj malregulaĵoj kaj de la pli alta nivelo de sistemeco (ekzemple ĉe la finaĵoj “-as”, “-is”, “-os”, “-ant-“, “-int-“, “-ont-“, “-at-“, “-it-“, “-ot-“).

Krome notindas, ke unu el la trajtoj de la Esperanta gramatiko, kiu estas eksplicite menciita en la supre citita studo kiel kontribuo al la eŭropeco de la Esperanta gramatiko, estas la ekzisto de seksomarkado ĉe la trianombraj pronomoj ŝi kaj li. Dunianto ĉi-rilate estas ne-eŭropeca pro la ekzisto de la ne-seksomarka trianombro pronomo u (’ri’/‘ŝi’/‘li’).

Aldone, la relativan slavecon de la gramatiko kontraŭpezas relative malgranda slava influo al la vortprovizo: Kvankam la rusa estas inter la ĉefaj fontlingvoj de Dunianto, ĝia influo al la Dunianta vortprovizo estas iom malpli granda ol ĝi devus esti surbaze de la kvanto de parolantoj de la rusa kaj la influo de simile multe parolataj lingvoj. Simile statas pri la pola kiel unu el la aldonaj fontolingvoj de Dunianto.