Komparo kun Esperanto

La gramatiko de Dunianto estas identa al tiu de Esperanto. Ankaŭ ĝia vortfara sistemo estas tre simila, ĉar ĝi transprenas multajn el la samaj principoj: reguleco, travidebleco kaj kunmeteblo de radikoj kaj afiksoj. Tamen Dunianto pli multe ol Esperanto uzas la eblon esprimi konceptojn per kunmetaĵoj anstataŭ apartaj radikoj, por faciligi la lernadon kaj redukti la nombron de elementoj, kiujn necesas aparte lerni. En la nuna vortaro, proksimume 2900 esperantaj elementoj estas tradukitaj per ĉirkaŭ 1400 duniantaj elementoj kaj kunmetaĵoj el ili.

Afikso-sistemo

Preskaŭ ĉiuj oficialaj afiksoj de Esperanto estas uzeblaj en Dunianto, plej ofte senŝanĝe, sed foje kun plejparte regulaj modifoj pro la ortografiaj kaj fonologiaj diferencoj inter Dunianto kaj Esperanto:

  • senŝanĝe transprenitaj: “-ad-”, “-an-”, “-ar-”, “-ebl-”, “-eg-”, “-em-”, “-end-”, “-er-”, “-estr-”, “-et-”, “-id-”, “-ig-”, “-il-”, “-in-”, “-ind-”, “-ing-”, “-ism-”, “-ist-”, “-obl-”, “-on-”, “-op-”, “-ul-”, “dis-”, “mal-”, “mis-”, “pra-”, “re-”
  • regule modifitaj: “-ac-” (‘-aĉ-’), “-aj-” (‘-aĵ-’), “-cy-” (‘-ĉj-’), “-ey-” (‘-ej-’), “-ij-” (‘-iĝ-’), “-ny-” (‘-nj-’), “-uy-” (‘-uj-’), “cef-” (‘ĉef-’)
  • neregule modifita: “-es-” (‘-ec-’)

Ekzemploj de ilia uzado: “arbaro”, “danaro” (‘ŝtuparo’), “politikisto”, “karisto” (‘laboristo’), “lerneyo”, “biseleyo” (‘kuirejo’), “memorigi”, “mincigi” (‘klarigi’), “mallonga”, “malmela” (‘malbela’).

La Esperanta sufikso “-um-” estas anstataŭigita per tri diversaj sufiksoj laŭ la karaktero de la rezulta vorto:

  • “-om-” por substantiv-karakteraj derivaĵoj: “malbonomo” (‛problemo’), “awdomo” (‛sono’), “vidomo” (‛aspekto’), “mencomo” (‛odoro’), “sukomo” (‛ŝatokupo’), …
  • “-im-” por verb-karakteraj derivaĵoj (ĉefe agoj): “domimi” (‛loĝi’), “daimi” (‛vojaĝi’), “konimi” (‛esplori’), …
  • “-am-” por adjektiv-karakteraj derivaĵoj (ecoj): “lumama” (‛hela’), “sukrama” (‛dolĉa’), “katama” (‛akra’), …

Dunianto ankaŭ havas pliajn sufiksojn por esprimi konceptojn per kunmetaĵoj:

Kunmetaĵoj anstataŭ apartaj radikoj

Dunianto krome havas multajn kunmetaĵojn, kiuj respondas al esperantaj radikoj: “lernigi” (‘instrui’), “havega” (‘riĉa’), “haveta” (‘malriĉa’), “plenbona” (‘perfekta’), “elektruyo” (‘baterio’), “lumilo” (‘lampo’), “malesti” (‘manki’), “malviviji” (‘morti’). Ĉi tiaj kunmetaĵoj malpliigas la kvanton de lernendaj radikoj kaj tiel igas Dunianton pli facile lernebla.

Jen du gravaj kategorioj de pliaj ekzemploj de ĉi tiu emo al kunmetaĵoj:

  • Parencovortoj: “idido” (‘genepo’), “oyoyo” (‘geavo’), “oysado” (‘geonklo’), “sadido” (‘genevo’), “oysadido” (‘gekuzo’), “seneculo” (‘gefraŭlo’), “ontecugo” (‘gefianĉo’), …
  • Tempovortoj: “dinnifo” (’mateno’), “dinfino” (‘vespero’), “Goolo” (‘Januaro’), “Duolo” (‘Februaro’), “govaro” (‘lundo’), “duvaro” (‘mardo’), “candine” (‘hieraŭ’), “jedine” (‘hodiaŭ’), “nacdine“ (‘morgaŭ’), …

Seksneŭtraleco

Dunianto estas seksneŭtrala lingvo, ne simple tiel, kiel la iom seksneŭtraligita Esperanto de progresemaj parolantoj estas seksneŭtrala, sed en multe pli forta senco de “seksneŭtrala”: ĝi estas lingvo, en kiu la lingva strukturo ne kreas ian atendon, ke oni menciu la sekson, kiam oni mem ne havas kialon por mencii ĝin.

La pronomoj en Dunianto estas ĉiam seksneŭtralaj: la pronomo “u” estas la duniantigo de la Esperantaj pronomoj “ri”, “ŝi” kaj “li”, sendepende de la sekso de la priparolata persono

Ĉiuj la duniantaj radikoj estas seksneŭtralaj, kaj seksmarkado estas simetria. La sufikso “‑ic-” esprimas la viran sekson (regula adapto de la neoficiala Esperanto-sufikso “-iĉ-”), kaj “‑in-” la inan, ekzemple en la parencovortoj “sado” (‘gefrato’), “sadico” (‘frato’), “sadino” (‘fratino’). La prefikso “ge-” tial ne estas necesa en Dunianto kaj fakte tute ne ekzistas.

Paralele al la lingvouzo ĉe kelkaj progresemaj esperantistoj, Dunianto ankaŭ havas la sufikson “‑ip-” por neduumuloj, ekzemple en “sadipo” (‘fratipo’, ‘neduuma gefrato’).

Analoge al la tri seksmarkaj sufiksoj “‑in-”, “‑ic-” kaj “‑ip-” ekzistas ankaŭ tri karesformaj sufiksoj “‑cy-” (‘‑ĉj-’), “‑ny-” (‘‑ĉj-’) kaj “‑py-” (‘‑pj-’, do por neduumuloj), ekzemple “sacyo” (‘fraĉjo’), “sanyo” (‘franjo’) kaj “sapyo” (‘frapjo’) estas la kutimaj karesform oj de “sadico” (‘frato’), “sadino” (‘fratino’) kaj “sadipo” (‘fratipo’).

Aldone ekzistas la sufikso “‑y-” (‘-j-’) kaj la sufikso “‑un-”, kiujn oni povas uzi por krei seksneŭtralajn karesformojn de parencovortoj aŭ de propraj nomoj. Ekzemple “sayo”, “oyuno” kaj “Aleyo” estas la kutimaj karesformoj de “sado” (‘gefrato’), “oyo” (‘gepatro’) kaj “Aleksandro”.

Pliaj detaloj de la afikso-sistemo

“nif-” kaj “int-” anstataŭ “ek-” kaj “eks-”

La dunianta vorto por “komenco” estas “nifo” (retroskribo de “fino”). La radiko “nif-” estas ankaŭ uzata prefiksece kiel anstataŭaĵo por la Esperanta prefikso “ek-”, ekzemple en “nifkoni” (‘ekkoni’) kaj “niftafi” (‘ekiri’).

Anstataŭ la prefikso “eks-” oni uzas “int-” en Dunianto, ekzemple “intecugo” (‘eksgeedzo’) kaj “intokolonio” (‘ekskolonio’). Se temas pri vorto derivita de verba radiko, oni uzas “-int-” kiel participan finajon anstataŭ kiel prefikson, ekzemple “prezidintulo” (‘eksprezidanto’) kaj “lernintulo” (‘ekslernanto’).

Pli fleksebla interpreto de “-il-”

En Dunianto, la sufikso “-il-” kovras ĉiujn uzmanierojn de la Esperanta “-il-” kaj aldone ankaŭ la signifon de la Esperanta sufikso-kombino “-ig-il-“, simile kiel en la Esperanta vorto “fajrilo” (duniante “agnilo”). Jen ekzemploj:

  • “memorilo” (‘memorigilo’)
  • “sanilo” (‘sanigilo‘, ‘kuracilo’)
  • “malvivilo” (‘mortigilo’)
  • “memocilo” (‘identigilo’), derivita de “memoca” (’identa’)
  • “kulocilo” (‘ŝlosilo’), derivita de “kuloca” (‘malŝlosita‘), ĉar temas pri ilo por “kulocigi” (‘malŝlosi’)

Statŝanĝo-verboj

Esperantaj verboj esprimantaj statŝanĝojn ĝenerale estas tradukataj al Dunianto per verboj finiĝantaj per unu el la sufiksoj “-ig-” aŭ “-ij-”:

  • “lukigi” (‘fermi’), derivita de “luka” (‘fermita’)
    • “lukiji” (‘fermiĝi’)
  • “kuligi” (‘malfermi’), derivita de “kula” (‘malfermita’)
    • “kuliji” (‘malfermiĝi’)
  • “hokigi” (‘ŝanĝi’), derivita de “hoka” (‘alia’)
    • “hokiji” (‘ŝanĝiĝi’)
  • “finigi” (‘fini’), derivita de “fino”
    • “finiji” (‘finiĝi’)
  • “fiksigi” (‘fiksi’), derivita de “fiksa”
    • “fiksiji” (‘fiksiĝi’)
  • “malsumnigi” (‘veki’), derivita de “malsumna” (‘maldorma’)
    • “malsumniji” (‘vekiĝi’)
  • “canenigi” (‘progresigi’), derivita de “canen” (‘antaŭen’)
    • “caneniji” (‘progresi’)

Sonimitoj por bestoj kaj son-kaŭzaj agoj

Bestonomoj ofte estas sonimitaj: “miawo” (‘kato’), “wafo” (‘hundo’), “muo” (‘bovo’), “kwako” (‘anaso’), “zuno” (‘abelo’). Simile, multaj verboj por son-kaŭzaj agoj ankaŭ estas sonimitaj: “hatcii” (‘terni’), “kohi” (‘tusi’), “lali” (‘kanti’), “muahi” (‘kisi’).

Maloj formitaj per retroskribo

Maloj estas regule esprimataj per la prefikso “mal-” kiel en Esperanto, sed ekzistas listo de 16 apartaj malo-paroj, kiuj estas escepte formitaj per retroskribo:

  • “can” (‘antaŭ’) kaj “nac” (‘malantaŭ’, ‘post’)
  • “edama” (‘maldekstra’, ‘liva’) kaj “madea” (‘dekstra’)
  • “fawk” (‘super’) kaj “kwaf” (‘sub’)
  • “leta” (‘proksima’) kaj “tela” (‘malproksima’, ‘dista’, ‘lontana’)
  • “nise” (‘malsupre’) kaj “sine” (‘supre’)
  • “birago” (‘oriento’) kaj “garibo” (‘okcidento’)
  • “duso” (‘nordo’) kaj “sudo” (‘sudo’)
  • “kala” (‘nigra’) kaj “laka” (‘blanka’)
  • “blua” (‘blua’) kaj “ulba” (‘oranĝa’, ‘oranĝkolora’)
  • “cila” (‘ruĝa’) kaj “lica” (‘verda’)
  • “drasa” (‘viola’, ‘violkolora’) kaj “sarda” (‘flava’)
  • “fini” (‘fini’) kaj “nifi” (‘komenci’)
  • “ruti” (‘tiri’) kaj “turi” (‘puŝi’)
  • “kula” (‘malfermita’, ‘nefermita’) kaj “luka” (‘fermita’)
  • “nuya” (‘maljuna’, ‘olda’) kaj “yuna” (‘juna’)
  • “sart” (‘cis’, en kunmetaĵoj kiel ‘cisgenra’) kaj “tras” (‘trans’)

Retroskribo estas uzata en tiuj 16 malo-paroj nur escepte, ĉefe por ŝpari silabon ĉe kelkaj tre oftaj elementoj kiel “can” kaj “nac” kaj por eviti, ke unu el du simetriaj maloj devas esti konsiderata pli baza. Ekzemple oni foje kritikis, ke en Esperanto “maldekstra” kaj “maljuna” estas derivitaj de “dekstra” kaj “juna”, kvazaŭ “maldekstra” kaj “maljuna” estus iel negativaj kaj “dekstra” kaj “juna” iel pozitivaj.

En poezieca lingvouzo, oni povas escepte krei retroskribojn, kiuj ne estas en tiu listo. Ĉe tiuj oni foje ŝovas vokalon en iomete alian pozicion ol atendite por faciligi la prononcon. Ekzemploj:

  • “noba” (‘mava’) estas poezieca retroskribo de “bona” (‘bona’)
  • “nido” (‘nokto’) estas poezieca retroskribo de “dino” (‘tago’)
  • “gonla” (‘kurta’) estas poezieca retroskribo de “longa” (‘longa’). La formo ne estas “gnola“, ĉar tio kontraŭus la sonkombinajn principojn de Dunianto.
  • “marga” (‘frida’) estas poezieca retroskribo de “garma” (‘varma’). La formo “mraga” kontraŭus la sonkombinajn principojn.

Sed atentu: retroskribo ne estas kutima gramatika regulo! Oni povas uzi poeziecajn retroskribojn nur en poezieca lingvouzo, do kutime ĉiam traduku ekzemple la malon de “bona”, “dino”, “longa”, “garma” per “malbona”, “maldino”, “mallonga”, “malgarma” kaj ne per “noba”, “nido”, “gonla”, “marga”.

Vulgaraj esprimoj formitaj per u-retroskribo

Krome, Dunianto uzas specialan metodon por krei vulgarajn sinonimojn: “u-retroskribo”. Tiu metodo kombinas retroskribadon kun anstataŭigo de ĉiuj vokaloj per “u” (kaj anstataŭigo de “uu”, “wu” kaj “uw” per “u”). Ekzemploj:

  • “gukuto” (‘piĉo’) estas la vulgara formo de “tekogo” (‘vulvo’)
  • “gugnubo” (‘kaco’) estas la vulgara formo de “bangogo” (‘peniso’)
  • “skusi” (‘fiki’) estas la vulgara formo de “seksi” (‘amori’)
  • “luso” estas la vulgara formo de “suilo” (‘mono’)
  • “nusulupo” estas la vulgara formo de “polisano” (‘policano’)

Sed la ideo estas, ke oni en interkultura komunikado per Dunianto uzu ĉefe la bazajn formojn, krom kiam ial necesas emfazi vulgarecon. Do ĝenerale preferindas uzi ekzemple “tekogo”, “bangogo”, “seksi”, “suilo”, “polisano” anstataŭ “gukuto”, “gugnubo”, “skusi”, “luso”, “nusulupo”.

Reguleco de kunmetaĵoj

Reguleco de la participoj

La participaj finaĵoj en Dunianto funkcias en pli reguleca maniero ol en Esperanto. Por kompreni la diferencon, unue notu, ke la participaj sufiksoj de Esperanto havas duoblan gramatikan karakteron (adjektivan aŭ substantivan), kiu kondukas al eraroj kiel “prezidanta parolo” anstataŭ “parolo de la prezidanto”. Dume la participoj en Dunianto estas nur adjektiv-karakteraj. Tio signifas, ke “prezidanto” en Dunianto havas la signifon de la Esperanta vorto “prezidanteco”, kaj ke la signifo de la Esperanta “prezidanto” estas esprimata per “prezidulo”. Ĝenerale Esperanta “-anto” povas esti tradukata al Dunianto per “-ulo”, dum ekzemple “-ito” devas esti tradukata per “-itulo” por ĝuste esprimi la intencitan signifon. Ekzemple la duniantigo de “arestito” estas “kaptugitulo”, derivita de “kaptugi” (‘aresti’).

Reguleco de la landnomoj

Landnomoj estas ĉiam apartaj radikoj. Landanoj deriviĝas per “-an-”, ekzemple “italano” (‘italo’), derivita de “Italo” (‘Italujo’). Se aparte necesas emfazi la diferencon inter etnano kaj landano, eblas uzi “-ul-” por etnano, ekzemple “rusulo” (‘ruso’) kontraste al “rusano” (‘rusujano’).

Sistema evito de finaĵoj en kunmetaĵoj

La uzo de “n” en Esperantaj kunmetaĵoj komenciĝantaj per “sin” estas malregulaĵo en la vortfara sistemo de Esperanto: oni ekzemple diras “ĉiopova”, “ĉioscia”, “leterskribado”, “diskoĵetado”, “botelmalfermilo” sen akuzativo post la unua radiko, sed aliflanke “singarde”, “sinamo”, “sindevigo” (anstataŭ “sigarde”, “siamo”, “sidevigo”).

En Dunianto, oni neniam metas akuzativon en kunmetaĵoj kiam la unua vorto estas rekta objekto de la ago esprimata de la dua: oni tiel regule diras “sigarde”, “siayugo”, “sibicigo”, ktp.

Ligvokalo ĉiam “-o-”

Same kiel Esperanto, en kunmetaĵoj de radikoj Dunianto permesas enmeti ligvokalon por faciligi la prononcadon. Sed malsame ol en Esperanto, la ligvokalo senescepte ĉiam estas “‑o‑”, eĉ se la antaŭa elemento estas adjektiveca: “sahotempe” (‘ĝustatempe’).

Ĉe la decido, ĉu uzi ligvokalon aŭ forlasi ĝin, estas rekomendinde sekvi la sonkombinajn regulojn de Dunianto.

Reguleco de la nombroj

En Esperanto, ĉiuj nombroj ĝis 999 999 estas formitaj surbaze de sen-finaĵaj vortoj, sed ekde ‘miliono’ la Esperantaj nombrovortoj enhavas substantivan finaĵon. En Dunianto male ĉiuj nombrovortoj estas sen-finaĵaj:
• 1500 = “kil pensa” (‘mil kvincent’)
• 1 500 000 = “megaw pensa kil” (‘unu miliono kvincent mil’)
• 1 500 000 000 = “gigaw pensa megaw” (‘unu miliardo kvincent milionoj’)

Resumo

Ĉi tiu pli sistemeca kaj pli efika uzo de vortfaraj rimedoj igas Dunianton tre esprimpova per malpli granda kvanto da lernendaj radikoj ol en Esperanto.