Kurso de Dunianto por esperantistoj

Dunianto estas lingvo kun gramatiko preskaŭ identa al tiu de Esperanto kaj kun multaj vortoj el ne-eŭropaj lingvoj, kiuj igas Dunianton vere neŭtrala por homoj el diversaj mondopartoj. Aldone al la gramatiko ankaŭ multaj radikoj estas similaj al Esperantaj radikoj. Pro tio esperantistoj povas rapide progresi en la lernado de Dunianto per legado de duniantaj tekstoj, en kiuj al ĉiu vorto, kiu malsimilas al la koncerna Esperanta vorto, estas aldonata Esperanta traduko, kiam ĝi aperas unuafoje en la teksto. Do ĉi tiu Dunianto-kurso por esperantistoj uzas ĉefe ĉi tiun metodon.

En la lernado de Dunianto vi povas aldone al ĉi tiu kurso konsulti la vortaron de Dunianto.

Dum la kurso vi iom post iom lernos la duniantajn sufiksojn, kiuj ne ekzistas en Esperanto, kaj la malmultajn aliajn diferencojn inter la dunianta kaj la Esperanta vortfara sistemo. Ekzistas ankaŭ aparta paĝo, kiu donas superrigardon pri ĉiuj ĉi vortfaraj diferencoj. Krome ekzistas paĝo kun detalaj klarigoj pri la ne-Esprantaj sufiksoj de Dunianto.

Por homoj, kiuj volas pli bone kompreni la principojn aplikatajn ĉe la kreado de duniantaj radikoj, krome legindas ĉi tiu paĝo.

Unua Leciono

Dua Leciono

Tria Leciono

Kvara Leciono

Klarigoj por daŭrigemuloj