Kvara leciono

Reen al la tria leciono

Ni lernu pri du pliaj duniantaj sufiksoj, kiuj ne ekzistas en Esperanto. La sufikso “-eb-” estas uzata por formi la nomojn de dompartoj kaj mebloj:

  • “sumnebo” (‛lito’), derivita de “sumni” (‛dormi’)
  • “rakebo” (‛ŝranko’), derivita de “raki” (‛konservi’)
  • “sidebo” (‛seĝo’)
  • “plursidebo” (‛benko’), derivita de “pluray sidas”
  • “plurcucsidebo” (‛sofo’), derivita de “pluray cuce (komforte) sidas”
  • “agnebo” (‛kameno’), derivita de “agno” (‛fajro’)
  • “tafebo” (‛koridoro’), derivita de “tafi” (‛iri’), ĉar koridoro taŭgas por iri al diversaj dompartoj.
  • “kulebo” (‛pordo’), derivita de “kula” (‛malfermita’), ĉar la funkcio de la pordo konsistas en tio, ke oni povas ĝin malfermi kaj fermi, kaj oni uzas ĝin (trairas ĝin) en malfermita stato.
  • “videbo” (‛fenestro’), derivita de “vidi”, ĉar fenestro utilas interalie por travidi.
  • “harkebo” (‛meblo’), derivita de “harki” (“moviĝi”). Notu, ke ebo povas esti movebla kiel seĝo aŭ lito aŭ nemovebla kiel koridoro aŭ fenestro, dum la Esperanta “meblo” nomas nur la moveblajn eboyn, do la harkeboyn.

La sufikso “-og-” estas uzata por formi la nomojn de organoj:

  • “vidogo” (‛okulo’)
  • “awdogo” (‛orelo’)
  • “mencogo” (‛nazo’), derivita de “menci” (‛flari’)
  • “swadogo” (‛lango’), derivita de “swadi” (‛senti guston’)
  • “cuogo” (‛haŭto’), derivita de “cui” (‛tuŝi’)
  • “fikrogo” (‛cerbo’), derivita de “fikri” (‛pensi’)
  • “fluogo” (‛sango’), derivita de “flui”, ĉar sango estas la plej grava fluanta organo.

Tamen ne ĉiuj organo-nomoj estas derivitaj tiel. Por kelkaj ekzistas apartaj radikoj, ekzemple “kapo”, “vayo” (‛buŝo’), “moko” (‛kolo’), “mano” kaj “futo” (‛piedo’). Aliaj estas derivitaj alimaniere, ekzemple “manoco” (‛brako’), “futoco” (‛kruro’), “manocmuto” (‛brak-artiko’, do ‛kubuto’), kaj “futocmuto” (‛krur-artiko’, do ‛genuo’).

Multaj duniantaj nomoj de bestoj baziĝas sur imitado de la sono, kiun la koncerna besto faras:

  • “miawo” (‛kato’)
  • “wafo” (‛hundo’)
  • “uao” (‛lupo’)
  • “wewo” (‛vulpo’)
  • “muo” (‛bovo’)
  • “iao” (‛azeno’)
  • “hihio” (‛ĉevalo’)
  • “guro” (‛porko’)
  • “beo” (‛ŝafo’)
  • “meko” (‛kapro’)
  • “pio” (‛birdo’)
  • “siso” (‛serpento’)
  • “gluglo” (‛meleagro’)
  • “koko” (‛koko’)
  • “korvo” (‛korvo’)
  • “huhuo” (‛strigo’)
  • “gagao” (‛ansero’)
  • “kwako” (‛anaso’)
  • “krao” (‛rano’)
  • “zuno” (‛abelo’)

Ĉi tiuj vortoj plejparte estis elektitaj surbaze de komparo de son-imitoj de bestosonoj en diversaj lingvoj. Por nomi la sonon, kiun faras la koncerna besto, oni aldonas la sufikson “-im-”: “Kies wafo wafimas?” (‛Kies hundo bojas?’)

Kompreneble ankaŭ estas multaj bestovortoj, kiuj ne baziĝas sur son-imitoj, ekzemple “fico” (‛fiŝo’), “tigro” kaj “singo” (‛leono’).

Krome ankaŭ pluraj vortoj por agoj, kiuj prototipe ligiĝas al iuj sonoj, estas nomataj per son-imitoj:

  • “hatcii” (‛terni’)
  • “hahi” (‛ridi’)
  • “hiki” (‛singulti’)
  • “kohi” (‛tusi’)
  • “ronki”
  • “rukti”
  • “pruti” (‛furzi’)
  • “uayi” (‛oscedi’)
  • “wawi” (‛miri’)
  • “wawai” (‛plori’)
  • “lali” (‛kanti’)
  • “yami” (‛manĝi’)
  • “muahi” (‛kisi’)
  • “toki” (‛frapi’)

Ankaŭ ĉi tiuj vortoj plejparte estis elektitaj surbaze de komparo de son-imitoj en diversaj lingvoj.

Ni daŭrigu per lego-ekzerco.

Cina fablo: La homo, kiu ayugis (amis) suilon (monon) pli hon vivon

En malnovejay (antikvaj) tempoy estis nuya arbalyo-batkatisto (ligno-hakisto), kiu letame (preskaŭ) ciudine tafis al la parvato (monto) por batkatadi (hakadi) arbalyon.

Oni diris, ke tiu nuyulo estis becrakoculo (troŝparulo, avarulo), kiu multomigis (amasigis) sian kulkon (arĝenton) hat ji ijis koro (oro), kay ke u juimis (zorgis) pli hus koro hon hus io ayn hoka en la tuta dunio.

Iun dinon yesena (sovaĝa) tigro lapis (saltis) par (sur) un, kay malboy (malgraŭ) ke u pawis (kuris), u ne sakis eskapi, kay la tigro forportis un en sia vayo (buŝo).

La anako (gefilo) de la arbalyobatkatisto vidis la riskocon (danĝeron) de sia oyo (gepatro) kay pawis por savi un jika eble. U portis longan katilon (tranĉilon), kay boy ke u sakis pawi pli bonake (rapide) hon la tigro, kiu bicis porti homon, u letonte (baldaŭ) alvenejis (atingis) ilin.

Ua oyo ne estis multe hayita (vundita), boy ke la tigro havocis un bi (per) uay makajoy (vestaĵoj). Kiam la nuya arbalyobatkatisto vidis sian anakon jumba (preta) kuti (piki) la tigron, u kriis en granda alarmo:

“Ne voocigu (difektu) la keccuogon (harhaŭton, felon) de la tigro! Ne voocigu la keccuogon! Jika vi sakas malvivigi un sen kati tekoyn (truojn) en uan keccuogon, nanu sakos yuoci (ricevi) multayn kulkayn partocoyn (pecojn) por ji. Malvivigu un, dan ne katu uan badanon.”

Selam la anako awdocis la zumingigoyn (instrukciojn) de sia oyo, la tigro bigle (subite) forpawis en la arbaron, forportante la nuyulon kien la anako ne sakis alveneji un, kay u letonte estis malvivigita.

Kay la bila (saĝa) homo, kiu katais (rakontis) jetiun historion, diris: “Ha, la senbayo (sentimo, kuraĝo) de je tiu nuyulo estis malbileso (stulteco). Ua ayo al suilo estis pli forta hon ua ayo al la vivo mem.”

Reen al la tria leciono