Reen al la kvara leciono
Antaŭen al la klarigoj por daŭrigemuloj
Ni jam antaŭe vidis, kiel Dunianto ofte uzas kunmetaĵojn por traduki Esperantan radikon, kio faciligas la lernadon. En la lego-ekzercoj de la antaŭaj du lecionoj estis pluraj pliaj ekzemploj de tio:
- “fikruyo” (laŭvorte ‘pensujo’) signifas ‘menso’.
- “batkati” (laŭvorte ‘battranĉi’) signifas ‘haki’.
- “zumingigo” (laŭvorte ‘farklarigo’) signifas ‘instrukcio’.
- “senbaya” (laŭvorte ‘sentima’) signifas ‘kuraĝa’.
- “keccuogo” (laŭvorte ‘harhaŭto’) signifas ‘felo’.
- “letonte” (laŭvorte ‘proksim-estonte’) signifas ‘baldaŭ’.
Ankaŭ vortoj por maloj estas pli ofte derivitaj ol en Esperanto, ekzemple “malbila” (‘stulta’), derivita de “bila” (‘saĝa’). Plia ekzemplo el la lego-ekzerco estas “malboy” (‘malgraŭ’), derivita de “boy” (‘pro’). La vortoj “boy“ kaj “malboy” krome estas kombineblaj kun “ke“ por formi “boy ke“ (‘ĉar‘) kaj “malboy ke” (‘kvankam’). Krome la adverbo “malboye” signifas ‘tamen’.
En la lastaj du lego-ekzercoj vi krome povis vidi kelkajn pliajn kunmetaĵojn kun la jam lernitaj sufiksoj “‑oc‑”, “‑ej‑”, “‑am‑”, “‑om-”, “‑im-” kaj “‑ug‑”.
- “havoci” (‛teni’), derivita de la similsignifa “havi”
- “rakoci” (‛ŝpari’), derivita de la similsignifa “raki” (‛konservi’)
- “fazoco” (‛etapo’), derivita de la similsignifa “parko”
- “adatoco” (‛tradicio’), derivita de la similsignifa “adato” (‛kutimo’)
- “memoca” (‛identa’), derivita de la similsignifa “mem”
- “riskoco” (‛danĝero’), derivita de la similsignifa “risko”
- “hayoci” (‛vundi’), derivita de la similsignifa “hayi” (‛damaĝi’, ‘lezi’)
- “yuoci” (‛ricevi’), derivita de la similsignifa “yui” (‛preni’)
- “partoco” (‛peco’), derivita de la similsignifa “parto”
- “vooca” (‛difektita’), derivita de la similsignifa “voa” (‛rompita’)
- “malnoveja” (‛antikva’), derivita de la similsignifa “malnova”
- “alveneji” (‛atingi’), derivita de la similsignifa “alveni”
- “letame” (‛preskaŭ’), derivita de “leta” (‘proksima’) kaj la sufikso “-am-” por formi adjektivecajn aŭ adverbecajn vortobazojn kun iel parenca signifo
- “karomo” (‛tasko’), derivita de “karo” (‘laboro’) kaj la sufikso “-om-” por formi substantivecajn vortobazojn kun iel parenca signifo
- “multomo” (‘amaso’), derivita de “multa” kaj “-om-”
- “honimi” (‘kompari’), derivita de “hon” (‘ol’) kaj la sufikso “-im-” por formi verbecajn vortobazojn kun iel parenca signifo
- “juimi” (‘zorgi’), derivita de “jui” (‘atenti’) kaj “-im-”
- “likugi” (‘verki’), derivita de “liki” (‘skribi’) kaj la sufikso “-ug-” por pli grava, formala aŭ severa versio de io.
- “hayugi” (‘detrui’), derivita de “hayi” (‘damaĝi’, ‘lezi’) kaj “-ug-”
La participaj finaĵoj en Dunianto funkcias en pli reguleca maniero ol en Esperanto. Por kompreni la diferencon, unue notu, ke la participaj sufiksoj de Esperanto havas duoblan gramatikan karakteron (adjektivan aŭ substantivan), kiu kondukas al eraroj kiel “prezidanta parolo” anstataŭ “parolo de la prezidanto”. Dume la participoj en Dunianto estas nur adjektiv-karakteraj. Tio signifas, ke “prezidanto” en Dunianto havas la signifon de la Esperanta vorto “prezidanteco”, kaj ke la signifo de la Esperanta “prezidanto” estas esprimata per “prezidulo”. Ĝenerale Esperanta “‑anto” povas esti tradukata al Dunianto per “‑ulo”, dum ekzemple “‑ito” devas esti tradukata per “‑itulo” por ĝuste esprimi la intencitan signifon. Ekzemple la duniantigo de “arestito” estas “kaptugitulo”, derivita de “kaptugi” (‘aresti’).
Same kiel Esperanto, en kunmetaĵoj de radikoj Dunianto permesas enmeti ligvokalon por faciligi la prononcadon. Sed malsame ol en Esperanto, la ligvokalo senescepte ĉiam estas “‑o‑”, eĉ se la antaŭa elemento estas adjektiveca: “sahotempe” (‘ĝustatempe’).
Ĉe la decido, ĉu uzi ligvokalon aŭ forlasi ĝin, estas rekomendinde sekvi la sonkombinajn regulojn de Dunianto.
Esperantaj verboj esprimantaj statŝanĝojn ĝenerale estas tradukataj al Dunianto per verboj finiĝantaj per unu el la sufiksoj “‑ig-” aŭ “‑ij-”:
- “lukigi” (‘fermi’), derivita de “luka” (‘fermita’)
- “lukiji” (‘fermiĝi’)
- “kuligi” (‘malfermi’), derivita de “kula” (‘malfermita’)
- “kuliji” (‘malfermiĝi’)
- “hokigi” (‘ŝanĝi’), derivita de “hoka” (‘alia’)
- “hokiji” (‘ŝanĝiĝi’)
- “voigi” (‘rompi’), derivita de “voa” (‘rompita’)
- “voiji” (‘ropmiĝi’)
- “finigi” (‘fini’), derivita de “fino”
- “finiji” (‘finiĝi’)
- “fiksigi” (‘fiksi’), derivita de “fiksa”
- “fiksiji” (‘fiksiĝi’)
- “malsumnigi” (‘veki’), derivita de “malsumna” (‘maldorma’)
- “malsumniji” (‘vekiĝi’)
- “canenigi” (‘progresigi’), derivita de “canen” (‘antaŭen’)
- “caneniji” (‘progresi’)
Ni daŭrigu per lego-ekzerco:
La historio de nanuay homay hakoy (rajtoj)
Homoy kiel nanu estocas (ekzistas) de cut sa (cent) kil nenoy. Selam la lastay sep kil nenoy, nanu binis (konstruis) dunion (mondon) kun granday caroy, sakomay (potencaj) krasistaroy (registaroj), bonaka komerco, specialay adatocoy kay mela (bela) arto. Depende de tio, kie nanu domimas, nanu yamas malsaman yamajon, makas (surhavas) malsamayn makajoyn (vestaĵojn), domimas en malsamay domoy, pesas malsamayn bacoyn, honorugas (adoras) malsamayn dioyn kay kelas (ludas) malsamayn keloyn. Tiuy multay malsamoy estas tio, kio zuas la homaron tiel wawinda (mirinda). Dan la historio jencis (montris), ke tiuy malsamoy aydan sakas gwidoci (konduki) al kontrawimoy (konfliktoj) kay jentugoy (militoj).
Nac la Dua Dunijentugo (Mondmilito), homoy tru (tra) la tuta dunio niffikris (ekpensis): En dunio kun tiom de malsamoy, kiel nanu sakas canenigi (antaŭenigi) salomon (pacon), vivon, hureson (liberecon) kay respekton? Tiel cenijis (naskiĝis) la Goijintay Guoy (Unuiĝintaj Nacioj). Go (Unu) el la goay karomoy (taskoj) de la Goijintay Guoy estis decidi hus listo de hakoy, kiuy proprimas (apartenas) al ciu homo. Hako estas io, kion ciu indas (meritas) havi, simple boy ke u estas homo. La listo de hakoy estis nomita la Tutama (Universala) Dirugo (Deklaracio) de Homay Hakoy.
La Tutama Dirugo de Homay Hakoy diras:
- Ne muhimas, kiom havegay (riĉaj) aw havetay (malriĉaj) nanu estas. Ne muhimas, kia estas la rango (koloro) de nanua cuogo aw el kiu guo nanu venas. Ne muhimas kia estas nanua jinso (sekso) aw al kiu jinso nanu estas alrutatay (altirataj). Ne muhimas hal nanu havas malhelpomon (handikapon). Nanu ciuy havas samocayn (egalajn) hakoyn. Neniu sakas tewkanune (laŭleĝe) duydayi (trakti) nanun kiel malpli hon homoyn.
- Nanu havas la hakon esti ancenay (sekuraj) kontraw hayo (damaĝo).
- Nanu havas la hakon imani (kredi) kion nanu volas kay esprimi nanun hure.
- Nanu havas la hakon kari (labori).
- Nanu havas la hakon elektoci (voĉdoni) kay malsamrayi (malkonsenti) kun la krasistaro.
- Nanu havas la hakon yuoci (ricevi) helpon de nanua krasistaro, fa nanu estas senkaray, malsanay, malhelpomay aw nuyay.
- Nanu havas la hakon al yamajo, domimeyo kay sanigejado (kuracado).
- Nanu havas la hakon al sensuima (senpaga) baza lernocigado (edukado).
CC BY 4.0 – Anglalingva originalo de Shantel Ivits (https://opentextbc.ca/abealfreader4/chapter/chapter-1), duniantigo de Marcos Malke Cramer
Reen al la kvara leciono
Antaŭen al la klarigoj por daŭrigemuloj
