En ĉi tiu paĝo estas listigitaj kelkaj lingvaj detaloj de Dunianto, kiuj iam estis pridiskutataj en la Telegram-grupo de Dunianto. Ĉi tie ni konservas la finajn lingvajn rekomendojn, pri kiuj ni interkonsentis en tiu grupo, por ke lernantoj povu facile trovi ilin ĉi tie kaj lerni surbaze de ili.
Parencovortoj
Dunianto havas kvar bazajn parencovortojn:
- “ido” (‘gefilo’)
- “oyo” (‘gepatro’)
- “sado” (‘gefrato’)
- “eco” (‘vivkunulo’, ‘geedzo’). Eblas uzi la sufikson “-ug-” (pli grava, formala aŭ severa versio de io) kaj la sufikson “-oc-” (signifo simila al la radiko) por precizigi “ecugo” (‘geedzo’) kaj “ecoco” (‘ne-geedza vivkunulo’), sed oni en interkultura komunikado per Dunianto uzu ĉefe la neŭtralan vorton “eco”, krom kiam ial necesas emfazi la distingon.
Tiujn eblas kombini por regule formi aliajn parencovortojn:
- idido (’gefilo de gefilo’, do ’genepo’)
- oyoyo (’gepatro de gepatro’, do ‘geavo’)
- oysado (’gefrato de gepatro’, do ‘geonklo’)
- sadido (’gefilo de gefrato’, do ‘genevo’)
- oysadido (’gefilo de gefrato de gepatro’, do ‘gekuzo’)
- oyoysado (‘prageonklo’)
- sadidido (‘gepranevo’)
- ecoyo (‘bogepatro’)
- ideco (‘bogefilo’)
- sadeco (‘bogefrato’, se temas pri vivkunulo de gefrato)
- ecsado (‘bogefrato’, se temas pri gefrato de vivkunulo)
- ecsadeco (‘bobogefrato’)
- ktp
Oni neniam uzas parencovorton por paroli pri parenco, pri kiu oni povas paroli per pli mallonga parencovorto. Ekzemple:
- “oyeco” neniam signifas “oyo” (‘vivkunulo de gepatro’ sed ne ‘gepatro’, do ‘duongepatro’)
- “ecido” neniam signifas “ido” (‘gefilo de vivkunulo’ sed ne ‘gefilo’, do ‘duongefilo’)
- “oyido” neniam signifas “sado” (‘gefilo de gepatro’ sed ne ‘gefrato’, do ‘duongefrato’)
- “oyecido” neniam signifas “oyido” nek “sado” (‘gefilo de vivkunulo de gepatro‘ sed ne ‘duongefrato’ nek ‘gefrato‘, do ‘vicgefrato’)
- “oyecsado” neniam signifas “oysado” (‘gefrato de vivkunulo de gepatro‘ sed ne ‘geonklo’, do ‘gefrato de duongepatro’)
- “idoyo” neniam signifas “eco” (‘gepatro de gefilo‘ sed ne ‘vivkunulo’)
Por eviti la bezonon uzi “id” aŭ “oy” pli ol dufoje sinsekve, oni povas uzi esprimojn kiel “tribuoyo”, laŭvorte ‘tri-paŝ-gepatro’, do ‘prageavo’, ĉar tiu estas gepatro de gepatro de gepatro, kun tri paŝoj de gepatreco. Simile oni povas diri “tribuido” por ‘pragenepo’, “kwarbuoyo” por ‘praprageavo’ ktp.
Eblas uzi la radikojn “int”, “ont”, “sen”, “ul” kaj “viv” por krei aliajn parenco-esprimojn. Ekzemple:
- “inteco” (‘eksvivkunulo’)
- “intecugo” (‘eksgeedzo’)
- “ontecugo” (‘gefianĉo’)
- “seneca” (‘gefraŭla’)
- “seneculo” (‘gefraŭlo’)
- “senviveculo” (‘gevidvo’)
- “senoyulo” (‘georfo’, se temas pri ‘infano forlasita aŭ kies gepatroj estas mortaj’)
- “senvivoyulo” (‘georfo’, se temas pri ‘infano kies gepatroj mortis’)
- “sensadulo” (‘solinfano’)
- “senidulo” (‘seninfanulo’)
Al ĉiuj ĉi vortoj eblas aldoni la sekso-sufiksojn “-in-”, “-ic-” kaj “-ip-” (neduumeco-marka sufikso) en ĉia ajn senchava loko. Ekzemploj:
- oyino (‘patrino’)
- oyoyico (‘avo’)
- oyinoyo (‘patrinflanka geavo’)
- oyicoyino (‘patroflanka avino’)
- sadidino (‘nevino’)
- sadidipo (‘nevipo’, ‘neduuma genevo’)
- sadinidico (‘nevo kiu estas filo de onia fratino’)
Post “sad” krome eblas uzi “et” aŭ “eg” por distingi pli junan disde pli aĝa gefrato.
Kompare kun la Esperanta sistemo de parencovortoj, la dunianta sistemo ne nur havas la avantaĝon, ke ĝi malpliigas la kvanton de lernendaj radikoj, sed ankaŭ, ke ĝi estas kulture pli neŭtrala. Ja diversaj kulturoj esprimas parenco-rilatojn diversmaniere kaj emfazas diversajn detalojn de la rilatoj. La Esperanta sistemo pli koheras kun la eŭropa sistemo de parenco-esprimoj ol kun alikulturaj sistemoj. En Dunianto aliflanke eblas uzi la saman sistemon por traduki eŭropecajn parenco-esprimojn kiel por traduki specifajn parenco-esprimojn el aliaj kulturoj, kiel ekzemple la jenajn:
- svahila mama mdogo = “oyinsadetino”
- ĉina 外甥 = “sadinidico”
Sed la ideo estas, ke oni en interkultura komunikado per Dunianto uzu ĉefe la formojn sen la forlaseblaj precizigoj “-in-”, “-ic-”, “-ip-”, “-ug-”, “-oc-”, “-viv-”, “-et-” kaj “-eg-”, krom kiam ial necesas emfazi ilin. Do ĝenerale preferindas uzi:
- “eco” anstataŭ “ecocino”
- “inteco” anstataŭ “intecugico”
- “senoyulo” anstataŭ “senvivoyulipo”
- “oysado” anstataŭ “oyinsadetino”
- “sadido” anstataŭ “sadinidico”
- ktp
Karesformoj
En Dunianto, oni povas uzi laŭvole la sufiksojn “-cy-”, “-ny-”, “-py-”, “-y-” aŭ la sufikson “-un-” por krei karesformojn de parencovortoj aŭ de propraj nomoj. Ekzemple:
- “onyo”=“oyinuno” estas karesformo de “oyino” (‘patrino’), do ‘panjo’
- “oyocyo”=“oyoyicuno” estas karesformo de “oyoyico“ (‘avo’), do ‘avĉjo’
- “sapyo”=“sadipuno” estas karesformo de “sadipo” (‘fratipo’), do ‘frapjo’ (por neduumulo)
- “ideyo”=“idecuno” estas karesformo de “ideco” (‘bogefilo’) (seksneŭtrala)
- “Aleyo”=“Aleksandruno” estas karesformo de “Aleksandro” (seksneŭtrala)
- “Alecyo” estas iĉa karesformo de “Aleksandro”
La sola diferenco estas, ke la radiko aŭ nomo antaŭ “‑un-” ĉiam havas sian plenan formon, dum antaŭ “‑cy-”, “‑ny-”, “‑py-”, “‑y-” ĝi plej ofte estas mallongigita. Ekzemplo de utila karesformo kun “‑un-” estas “oyuno”, derivita de “oyo” (‘gepatro’), ĉar ne eblas uzi “‑y-” por krei seksneŭtralan karesformon de “oyo”.
Oni kutime en Dunianto ĉiam uzas la plej mallongan senambiguan alternativon. Ekzemple:
- “oyuno” estas la kutima karesformo de “oyo” (‘gepatro’)
- “onyo” estas la kutima karesformo de “oyino” (‘patrino’)
- “sapyo” estas la kutima karesformo de “sadipo” (‘fratipo’)
- “idecuno” estas la kutima karesformo de “ideco” (‘bogefilo’)
- “Aleyo” estas la kutima karesformo de “Aleksandro”
Se oni hezitas inter la uzo de sekse markita aŭ seksneŭtrala karesformo, oni preferu la seksneŭtralan formon.
Sencovortoj
Dunianto uzas certan sistemecon por vortoj rilataj al la sensoj:
- De la vorto “vidi” estas derivataj la vortoj “vidoci” (‘rigardi’), “vidomo” (‘aspekto’) kaj “vidogo” (‘okulo’).
- De la vorto “awdi” estas derivataj la vortoj “awdoci” (‘aŭskulti’), “awdomo” (‘sono’) kaj “awdogo” (‘orelo’).
- De la vorto “menci” (‘flari’) estas derivataj la vortoj “mencoci” (‘priflari’), “mencomo” (‘odoro’) kaj “mencogo” (‘nazo’) .
- De la vorto “swadi” (‘senti guston de’) estas derivataj la vortoj “swadoci” (‘gustumi’), “swadomo” (‘gusto’) kaj “swadogo” (‘lango’).
- De la vorto “cui” (‘tuŝi’) estas derivataj la vortoj “cuoci” (‘palpi’), “cuomo” (‘teksturo’) kaj “cuogo” (‘haŭto’).
Tempovortoj
Dunianto havas du bazajn tempovortojn:
- “dino” (‘tago’)
- “maldino” (‘nokto’)
Eblas kombini la vortojn “dino” (‘tago’) kaj “maldino” (‘nokto’) kun la sufiksoj “nif” (’komenc’), “can” (’antaŭ’), “med” (’mez’), “nac” (’post’), “fin” (‘fin’) por regule formi aliajn tempovortojn:
- “dinnifo” (’mateno’)
- “dincano” (’antaŭtagmezo’)
- “dinmedo” (’tagmezo’)
- “dinnaco” (’posttagmezo’)
- “dinfino” (‘vespero’)
- “maldinmedo” (’noktomezo’)
- “maldinfino” (’noktofino’)
Eblas kunmeti tempovortojn kun “yamo” (‘manĝo’) por regule formi manĝo-tempovortojn:
- “dinnifyamo” (‘matenmanĝo’)
- “dinmedyamo” (‘tagmanĝo’)
- “dinfinyamo” (‘vespermanĝo’)
- “dinacyamo” (‘temanĝo’)
Eblas regule formi nomojn de monatoj kaj semajntagoj per la sufiksoj “-ol-” kaj “-var-”:
- “Goolo” (‘Januaro’)
- “Duolo” (‘Februaro’)
- “Triolo” (‘Marto’)
- …
- “govaro” (‘lundo’)
- “duvaro” (‘mardo’)
- “trivaro” (‘merkredo’)
- …
Ankaŭ eblas uzi la prefiksojn “can” (‘antaŭ’), “je” (‘ĉi’) kaj “nac” (‘post’) por precizigi antaŭecon, nunecon kaj venontecon:
- “candine” (‘antaŭtage’, do ‘hieraŭ’)
- “jedine” (‘ĉi-tage’, do ’hodiaŭ’)
- “nacdine” (‘posttage’, do ’morgaŭ’)
- “cancandine” (‘antaŭhieraŭ’)
- “nacnacdine“ (‘postmorgaŭ’)
- “cannene” (‘pasintjare’)
- “nacnene” (‘venontjare’)
- “candinfino” (‘vespero de la antaŭa tago’, do ‘antaŭvespero’)
- “nacdinmede” (’morgaŭ tagmeze’)
- “jedinfine” (‘hodiaŭ vespere’)
- “cancandinnife” (‘antaŭhieraŭ matene’)
- “jedinfinyamo” (‘hodiaŭa vespermanĝo’)
- “nacdinnacyame” (‘je la morgaŭa temanĝo’)
- “canduole” (‘februare pasintjare’)
- “nacgovare” (‘venontlunde’)
- “nacnactrivaro” (‘postvenonta merkredo’)
- …
Oni ĝenerale evitas uzi “can” kaj “nac” pli ol dufoje sinsekve kaj tiam preferas aliajn esprimmanierojn, ekzemple “can tri dinoy” (‘antaŭ tri tagoj’) anstataŭ “cancancandine”.
Nombrovortoj
Jen la bazaj nombrovortoj en Dunianto:
- 0 = “nul” (‘nul’)
- 1 = “go” (‘unu’)
- 2 = “du” (‘du’)
- 3 = “tri” (‘tri’)
- 4 = “kwar” (‘kvar’)
- 5 = “pen” (‘kvin’)
- 6 = “cic” (‘ses’)
- 7 = “sep” (‘sep’)
- 8 = “tam” (‘ok’)
- 9 = “naw” (‘naŭ’)
- 10 = “des” (‘dek’)
- 100 = “sa” (‘cent’)
La vortoj por la potencoj de mil estas derivitaj de la SI-prefiksoj uzataj por sciencaj unuoj:
- 1000 = “kil” (‘mil’)
- 1 000 000 = “megaw” (‘miliono’)
- 1 000 000 000 = “gigaw” (‘miliardo’)
- 1 000 000 000 000 = “teraw” (‘biliono’, ‘duiliono’)
- 1 000 000 000 000 000 = “petaw” (‘biliardo’, ‘duiliardo’)
- 1 000 000 000 000 000 000 = “eksaw” (‘triliono’, ‘triiliono’)
La fina “w” estas aldonita al la kutima formo de tiuj SI-prefiksoj por klare distingi ilin de adjektivoj. La vorto “kil” por ‘mil’ estas derivita de la SI-prefikso “kilo-” per forlaso de la fina “o”. Kiam la SI-prefiksoj estas uzataj por ilia origina celo, do antaŭ nomo de sciencaj unuoj, ili estas uzataj en sia kutima formo ankaŭ en Dunianto, ekzemple “kilogramo” kaj “megawato”.
La sistemo por nombrovortoj en Dunianto estas preskaŭ identa al tiu de Esperanto:
- 11 = “des go” (‘dek unu’)
- 24 = “dudes kwar” (‘dudek kvar’)
- 128 = “sa dudes tam” (‘cent dudek ok’)
- 365 = “trisa cicdes pen” (‘tricent sesdek kvin’)
- 1024 = “kil dudes kwar” (‘mil dudek kvar’)
- 2048 = “du kil kwardes tam” (‘du mil kvardek ok’)
- 86 400 = “tamdes cic kil kwarsa” (‘okdek ses mil kvarcent’)
- 42,195 = “kwardes du komo go naw pen” (‘kvardek du komo unu naŭ kvin’)
- 3,141 59 = “tri komo go kwar go pen naw” (‘tri komo unu kvar unu kvin naŭ’)
Sed Dunianto estas iom pli regula. En Esperanto, ĉiuj nombroj ĝis 999 999 estas formitaj surbaze de sen-finaĵaj vortoj, sed ekde “miliono” la Esperantaj nombrovortoj enhavas substantivan finaĵon. En Dunianto male ĉiuj nombrovortoj estas sen-finaĵaj:
- 1500 = “kil pensa” (‘mil kvincent’)
- 1 500 000 = “megaw pensa kil” (‘unu miliono kvincent mil’)
- 1 500 000 000 = “gigaw pensa megaw” (‘unu miliardo kvincent milionoj’)
- 8 750 000 000 = “tam gigaw sepsa pendes megaw” (‘ok miliardoj sepcent kvindek milionoj’)
Oni ankaŭ povas diri iom pli mallonge:
- 8 750 000 000 = “tam komo sep pen gigaw” (‘ok komo sep kvin miliardoj’)
Notu, ke en Dunianto, oni grupigas la ciferojn po tri, escepte kiam estas nur kvar sinsekvaj ciferoj. Tiu grupigo-kutimo estas bazita sur similaj kutimoj en 17 el la 21 ĉefaj fontlingvoj de Dunianto. La fakto, ke tiu kutimo estas tiom internacia, ankaŭ estas unu el la kialoj por tio, ke Dunianto uzas potencojn de mil kiel bazon por sia sistemo por grandaj nombroj.
Uzado de majuskloj
Same kiel Esperanto, Dunianto ĝenerale uzas majusklojn komence de frazo kaj komence de propra nomo aŭ komence de memstara vorto ene de plurvorta propra nomo. Vortoj derivitaj de propraj nomoj ĝenerale uzas minusklojn, escepte se ili mem estas parto de plurvorta propra nomo aŭ se la majusklo helpas senambiguigi la vorton.
Ekzemploj:
- Oni uzas minusklojn en ĉiuj vortoj derivitaj de “Arabo” (‘Arabujo‘), ekzemple “araba” kaj “arabano” (‘arabo’), escepte en plurvortaj propraj nomoj kiaj “Goijintay Arabay Emirguoy” (‘Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj’).
- Por distingi vortojn derivitajn de “Esperanto” kaj de “esperanto”, oni uzas majusklon en ĉiuj vortoj derivitaj de “Esperanto”, ekzemple “Esperanta” kaj “Esperantisto”.
- Por distingi vortojn derivitajn de “Bazebo” (‘Fundamento’) kaj de “bazebo” (‘fundamento’), oni uzas majusklon en ĉiuj vortoj derivitaj de “Bazebo”, ekzemple “Bazeba” kaj “kontraw-Bazeba”.
- Por distingi vortojn derivitajn de “Petro” (‘Petro’) kaj de “petro” (‘ŝtono’), oni uzas majusklon en ĉiuj vortoj derivitaj de “Petro”, ekzemple “Petra”.
Monatnomoj en Dunianto (same kiel en Fundamenta Esperanto) estas konsiderataj propraj nomoj kaj tial estas majuskligataj: “Goolo” (‘Januaro’), “Duolo” (‘Februaro’), “Ramadano” (‘Ramadano’), “Ticrio” (‘Tiŝrio’) ktp.
