La ĉefa ideo malantaŭ Dunianto estas krei Esperantidon kun tute internacia vortprovizo anstataŭ la nur-eŭropa vortprovizo de Esperanto. Samtempe Dunianto estu facile lernebla por esperantistoj. Por la vortprovizo tio signifas, ke unuflanke multaj Esperantaj radikoj restas tute senŝanĝaj aŭ ricevas nur iajn regulajn modifojn, dum multaj aliaj Esperantaj radikoj estas anstataŭigitaj per ekster-eŭropaj radikoj, ĉefe el la grandaj ekster-eŭropaj lingvoj, nome el la ĉina, hindia, araba, bengala, indonezia, Urduo, japana, svahila, persa, turka, tamila, vjetnama, korea kaj haŭsa (vidu la plenan liston de fontlingvoj malsupre de ĉi tiu paĝo). Krome multaj Esperantaj radikoj estas anstataŭigitaj per plurradikaj esprimoj en Dunianto, kaj kelkaj Esperantaj radikoj iĝas onomatopeecaj radikoj en Dunianto.
Kompreneble la anstataŭigo de Esperantaj radikoj per ekster-eŭropaj radikoj ne okazas tute hazarde, sed laŭ ĝeneralaj principoj, kiujn Markos Malke Kramer ellaboris dum la kreado de la baza vortprovizo de Dunianto. Aliaj homoj partoprenantaj en la kreado de radikoj prefere apliku pli-malpli la samajn principojn. Kompreneble eblas ankoraŭ diskuti pri iometa modifado de iuj detaloj de la principoj. En ĉi tiu dokumento estas klarigataj la ĝis nun aplikitaj principoj.
Ĝeneralaj celoj de la dunianta vortprovizo
La ĉefa celo estas igi la duniantan vortprovizon multe malpli eŭropeca ol la Esperanta. De la radikoj el la kerna radikprovizo de Esperanto (sen gramatikaj elementoj kaj tabelvortoj) proksimume 40% estu transprenitaj rekte en Dunianton, 40% estu anstataŭigitaj per radikoj el ekster-eŭropaj lingvoj, 18% estu anstataŭigitaj per kunmetaĵoj kaj 2% per onomatopeoj (temas nur pri proksimumaj indikoj por doni ĝeneralan ideon).
Samtempe la kvanto de radikoj similaj al anglalingvaj vortoj ne estu draste malpliigita. Tial radikoj similaj al anglalingvaj vortoj havas pli da ŝanco resti senŝanĝaj ol radikoj sen tia simileco.
Aliflanke, Esperantaj radikoj, kiuj estas pravigeblaj nur pere de la franca (ekzemple “flari” kaj “fojo”) aŭ nur pere de Latino sen bazo en modernaj lingvoj aŭ la taksonomia faklingvo (ekzemple “dum” aŭ “sed”), estu elĵetataj, ĉar tiuj lingvoj ĉiuokaze restos sufiĉe forte reprezentataj en Dunianto.
La rusa lingvo havas relative malfortan reprezentiĝon en la Esperanta vorprovizo, sed ĝi relative forte influis la Esperantan gramatikon kaj la detalojn de la limoj de signifokampoj de Esperantaj vortoj. Ĉi tiuj trajtoj estas grandparte transprenitaj al Dunianto, do ne necesas pligrandigi la reprezentiĝon de la rusa en la dunianta vortprovizo. La malmultaj rusdevenaj vortoj (ekzemple “krom” kaj “prava”) tamen plejparte restu senŝanĝaj en Dunianto.
Ĉe la elektado de ekster-eŭropa radiko oni donu preferon al formo, kiu pravigeblas surbaze de pluraj ekster-eŭropaj lingvoj, aŭ al formo, kiu troviĝas en aparte granda ekster-eŭropa lingvo (ĉefe la ĉina).
La sonkombinaj reguloj
Por povi krei duniantajn radikojn, necesas konscii pri la sonkombinaj reguloj de Dunianto:
- Silabo konsistas el tri partoj: silabkomenco, silabmezo kaj silabfino.
- Jen la permesitaj silabkomencoj en Dunianto:
- Neniu konsonanto
- Unuopa konsonanto (kio inkluzivas la eblon de duonvokalo, do “w” aŭ “y”)
- Unu el la jenaj konsonantkombinoj: bl, pl, gl, kl, br, pr, gr, kr, dr, tr, sp, sk, st, spl, spr, skl, skr, str, sw, kw, gw
- Jen la permesitaj silabmezoj en Dunianto:
- Unuopa vokalo
- Unu el la jenaj kombinoj de vokalo kaj duonvokalo: ay, ey, oy, uy, aw, ew
- Jen la permesitaj silabfinoj en Dunianto:
- Neniu konsonanto
- Unuopa dunianta konsonanto alia ol “h”, “w” kaj “y”
- La lasta silabo de vorto kaj silabo, kiu estas sekvata de senvoĉa konsonanto, ne povas finiĝi per b, d, g, j, v aŭ z.
Esperantaj vortoj, kiuj ne laŭas ĉi tiujn sonkombinajn regulojn, povas aŭ esti laŭigitaj al ili aŭ esti anstataŭigitaj per tute aliaj ekster-eŭropaj radikoj. Jen la regulaj transformoj por laŭigi Esperantajn vortojn al la dunianto sonsistemo:
- Esperanta “ĉ”, “c” kaj “ŝ” iĝas dunianta “c” (prononcata kiel “ŝ”).
- Esperanta “ĝ” kaj “ĵ” iĝas dunianta “j” (prononcata kiel “ĵ”)
- Esperanta “ŭ” iĝas dunianta “w”.
- Esperanta “ĥ” iĝas “k”.
- Silabkomenca “sv” kaj “ŝv” iĝas “sw”.
- Silabkomenca “ŝp”, “ŝk” kaj “ŝt” iĝas “sp”, “sk” kaj “st” respektive.
- Silabkomenca “kv” kaj “gv” iĝas “kw” kaj “gw” respektive.
Aldone al la tute malpermesitaj sonkombinoj estas ankaŭ iuj sonkombinoj, kiuj estas plejparte evitataj pro tio, ke ili estas iom malfacilaj:
- La permesitaj triliteraj silabkomencoj “spl”, “spr”, “skl”, “skr” kaj “str” estas plejparte evitataj, do esperantaj vortoj kun tiaj silabkomencoj estas plejparte anstataŭigitaj per ekster-eŭropaj vortoj.
- Malfacilaj konsonantkombinoj ĉe la limo inter du silaboj de la sama radiko estas ĝenerale evitataj. Ekzemple la Esperanta vorto “ekster” estas anstataŭigita per la ĉindevena vorto “way”, kaj la intersilaba konsonantkombino “kz” estas ĝenerale anstataŭigita per “ks”.
La proceduro
Ĝenerale oni sekvu la jenan proceduron por duniantigi Esperantan radikon:
- Kontrolu, ĉu entute necesas dunianta radiko por tiu nocio, aŭ ĉu eblas anstataŭigi la radikon per kunmetaĵo. Ekzemple, la dunianta vorto por “instru/i” estas “lern/ig/i”. Kaj “okul/o” en Dunianto estas “vid/og/o”, ĉar Dunianto havas apartan sufikson “-og/” por organoj. Por kontroli, ĉu necesas dunianta radiko, vi povas interalie inspiriĝi de la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kaj krome vi povas mem esti kreema. Aldone indas konscii pri tio, kiujn ne-Esperantajn afiksojn havas Dunianto:
- “-aly/” estas uzata por materialoj, ekzemple “arbalyo” por “ligno” kaj “bealyo” por “lano” (ĉar “beo” signifas “ŝafo”).
- “-ilm/” estas uzata por sciencaj fakoj, ekzemple “vivilmo” (‘biologio’), “plantilmo” (‘botaniko’) kay “diilmo” (‘teologio’).
- “-oc/” similas al la Esperanta “-um/”, sed estas uzata nur, kiam la celata afero similas al tio, kio staras antaŭ la sufikso “-oc/”. Ekzemple “manoco” signifas “brako” kaj “vidoci” signifas “rigardi”. Ankaŭ “-um/” ekzistas en Dunianto, sed pro la ekzisto de “-oc/” ĝia signifokampo estas iom mallarĝigita kompare kun la Esperanta “-um/”. Ambaŭ ĉi tiuj sufiksoj (kaj precipe “-oc/”) estas uzataj pli multe ol la Esperanta “-um/”. Krome legu pri la similfunkciaj afiksoj “-ej/” kaj “-im/” en la Kurso de Dunianto.
- “-og/” signifas organon, ekzemple “awdogo” (‘orelo’) kaj “fikrogo” (‘cerbo’, de “fikri” (‘pensi’)).
- “-ud/” havas signifon similan al la Esperanta “-ec/” en esprimo kiel “longeco”. Por kompreni la diferencon inter “-ud/” kaj “-ec/”, necesas konscii, ke “-ec/” en Esperanto havas du funkciojn. Ekzemple, “longeco” povas esti neŭtrala esprimo por aludi al tio, kiom longa aŭ mallonga io estas, aŭ ĝi povas kontraste al “mallongeco” aludi al tio, ke io estas longa. “-ud/” ĉiam havas la neŭtralan signifon de “-ec/” dum por la malneŭtrala ĉiam estas uzata “-es/”. La neŭtraleco de “-ud/” igas ĝin taŭga por esprimoj kiel “nuyudo” (‘aĝo’, de “nuya” (‘maljuna’)) kaj “garmudo” (‘temperaturo’, de “garma” (‘varma’)).
- Kontrolu, ĉu post apliko de la supre menciitaj transformoj la radiko laŭas la sonkombinajn regulojn de Dunianto. Se ne, tio estas jam tre forta kialo por anstataŭigi tiun radikon per formo el ekster-eŭropa lingvo. Se temas pri tre internacia radiko kaj ĉiuj ekster-eŭropaj alternativoj estas multege malpli internaciaj, tiam ankaŭ eblas forlasi literon de la Esperanta radiko laŭ la modelo de naciaj lingvoj, kiuj forlasas iun literon, ekzemple “tras” (‘trans’) laŭ la hispana “tras” kaj “funcii” (‘funkcii’) laŭ la hispana “funcionar”.
- Se necesas enkonduki novan duniantan radikon kaj la Esperanta radiko ne kaŭzas sonkombinajn problemojn, indas unue esplori, kiom vaste komprenata estas la Esperanta vorto en diversaj eŭropaj lingvoj, por determini, ĉu indas anstataŭigi ĝin aŭ ne. Por tio mi rekomendas la jenan poentosistemon (ne necesas ĉiam kalkuli la poentojn, sed komence povus esti utile kelkfoje fari tion, por ekhavi senton por tio, kiaj radikoj estu anstataŭigitaj kaj kiaj ne):
- Rigardu helpe de ReVo, Wiktionary kaj/aŭ Google Translate, en kiuj el la grandaj eŭropaj lingvoj la vorto por la koncerna nocio similas al la traktata Esperanta radiko. Se formo skribe, prononce aŭ per kombino de la du plene pravigas la Esperantan formon, uzu la eksterkrampajn poentojn por tiu lingvo. Se la formo de la Esperanta radiko similas al la nacilingva vorto, sed ne plene pravigeblas per ĝi tiel, uzu la enkrampajn poentojn. Ankaŭ se la koncerna nacilingva vorto ne havas la saman signifon kiel la Esperanta radiko, sed nur specialan subsignifon, oni uzu la enkrampajn poentojn. Kaj ankaŭ se la normala vorto por la koncerna nocio ne similas al la Esperanta, sed ekzistas iu malpli ofta sinonimo simila al la Esperanta vorto, oni uzu la enkrampan poentaron.
- angla: 12 (8)
- rusa: 8 (2)
- hispana: 5 (2)
- franca: 3 (1)
- portugala: 3 (1)
- germana: 3 (2)
- pola: 2 (1)
- itala: 1 (0)
- Rigardu helpe de ReVo, Wiktionary kaj/aŭ Google Translate, en kiuj el la grandaj eŭropaj lingvoj la vorto por la koncerna nocio similas al la traktata Esperanta radiko. Se formo skribe, prononce aŭ per kombino de la du plene pravigas la Esperantan formon, uzu la eksterkrampajn poentojn por tiu lingvo. Se la formo de la Esperanta radiko similas al la nacilingva vorto, sed ne plene pravigeblas per ĝi tiel, uzu la enkrampajn poentojn. Ankaŭ se la koncerna nacilingva vorto ne havas la saman signifon kiel la Esperanta radiko, sed nur specialan subsignifon, oni uzu la enkrampajn poentojn. Kaj ankaŭ se la normala vorto por la koncerna nocio ne similas al la Esperanta, sed ekzistas iu malpli ofta sinonimo simila al la Esperanta vorto, oni uzu la enkrampan poentaron.
- Se la Esperanta radiko ne similas al la angla vorto por tiu nocio, sed tamen similas al parto de kutima angla vorto por parenca nocio (kiel ekzemple “libr/” – “library” aŭ “urb/” – “urban”), oni aldonu 5 poentojn (okaze ke la Esperanta radiko egalas parton de la koncerna anglalingva vorto) aŭ 1 poenton (okaze, ke la Esperanta radiko nur similas al parto de la anglalingva vorto).
- Nun oni povas uzi la jenan skemon por havi proksimuman ideon pri tio, kiom indas anstataŭigi la koncernan radikon:
- Pli ol 24 poentoj: Rekte transprenu la Esperantan radikon al Dunianto
- 15-24 poentoj: Preferindas rekte transpreni la Esperantan radikon, sed ankaŭ indas rigardi, ĉu troveblas bona ekster-eŭropa formo.
- 7-14 poentoj: Preferindas trovi bonan ekster-eŭropan formon, sed ankaŭ eblas rekte transpreni la Esperantan radikon.
- Malpli ol 7 poentoj: Trovu bonan ekster-eŭropan formon.
- Se vi rekte transprenas Esperantan vorton al Dunianto, necesas aldone al la jam priskribitaj transformoj ankaŭ konsideri, ĉu iu “v” estu anstataŭigita per “w”. Ĝenerale en Dunianto estas preferata “w”, se tion subtenas la fontlingva formo, kaj tio validas ankaŭ por radikoj rekte transprenitaj el Esperanto. Ekzemple, la dunianta vorto por “vorto” estas “worto”, pro la skribo kaj prononco de la angla vorto “word” kaj pro la skribo de la germana vorto “Wort”.
- Por trovi taŭgan ekster-eŭropan formon, tre indas unue rigardi la vortaron de Globasa kaj la vortaron de Pandunia. La kreintoj de ĉi tiuj du planlingvoj jam penis serĉi vortojn pravigeblajn surbaze de pluraj gravaj lingvoj de la mondo kaj ofte trovis tre belajn ekzemplojn de ekster-eŭropaj internaciaj esprimoj. La vortaro de Globasa enhavas etimologiajn informojn, dum por Pandunia oni devas kontroli la etimologion en aparta paĝo. Miasperte la verŝajneco trovi taŭgan formon por Dunianto estas pli granda ĉe Globasa ol ĉe Pandunia, sed ĝenerale indas rigardi ambaŭ vortarojn. Indas ĉiam kontroli per Wiktionary kaj/aŭ Google Translate, ke la fontlingvaj vortoj vere havas signifon sufiĉe similan al tiu de la Esperanta radiko.
- Kiam oni trovis vorton kun taŭga etimologio en Globasa aŭ Pandunia, oni povas decidi pri la preciza formo de la koncerna radiko en Dunianto, tenante en konsidero la duniantajn sonkombinajn regulojn. Por tio ankaŭ indas konsideri la prononcon en la fontlingvo(j). En Wiktionary estas IPA-indikoj pri prononcoj, dum ĉe Google Translate oni povas por multaj lingvoj aŭskulti aŭtomate kreitan prononcon. Krome eblas uzi forvo.com por eltrovi prononcojn de vortoj.
- Se oni ne trovas taŭgan formon en Globasa aŭ Pandunia, oni povas mem serĉi formon. Unu aliro estas trairi la liston de gravaj ekster-eŭropaj lingvoj de la plej granda al la malpli grandaj, laŭ la jena ordo: ĉina, hindia, araba, bengala, indonezia, Urduo, japana, svahila, turka, tamila, korea, vjetnama, haŭsa, persa. Alia eblo estas fokusiĝi al tiuj ekster-eŭropaj lingvoj, kiuj estas momente subreprezentataj en Dunianto (vidu la liston tute sube de ĉi tiu paĝo).
- Elektinte la duniantan formon, aldonu ĝin kun etimologi-indiko al la vortaro. Se vi rekte transprenis Esperantan radikon al Dunianto, ne necesas etimologi-indiko. Ankaŭ se vi anstataŭigas Esperantan radikon per kunmetaĵo ne necesas etmologi-indiko.
- Se la radiko gravos por kunmetaĵoj, indas preferi mallongan radikon. Ankaŭ indas konsideri la eblon, ke la radiko povus esti utila en kunmetaĵoj, kiuj ankoraŭ ne kutimas en Esperanto. Se vi havas ideon pri uzo de la radiko en tia ankoraŭ ne kutima kunmetaĵo, aldonu ankaŭ tiun kunmetaĵon al la vortaro.
- Ĉiam certigu, ke vi ne kreas kolizion kun ekzistanta Dunianta radiko. Krome atentu, ke ne ekzistas similsona dunianta radiko el la sama signifokampo.
- Se vi kreas formon koliziantan kun ankoraŭ ne duniantigita Esperanta vorto, vi tuj pritraktu ankaŭ tiun Esperantan vorton por trovi senkolizian solvon.
Fontlingvoj
Dunianto havas entute 42 fontlingvojn, kiuj inkluzivas 25 el la 28 plej parolataj lingvoj laŭ Ethnologue 2024 (3 el tiuj 28 lingvoj ne estis inkluzivataj pro sia simileco al pli parolataj lingvoj, nome la niĝeria piĝino, la egipt-araba kaj la vua, kiuj similas al la angla, la araba kaj la ĉina respektive). Aldone Dunianto havas iom malpli parolatajn fontlingvojn, kiuj estas inkluzivataj por reprezenti kulturregionojn kaj lingvofamiliojn, kiuj alikaze ne estus sufiĉe reprezentataj. Parte temas pri lingvoj, kiuj estas nur iom pli malgrandaj ol tiuj inkluzivataj pro sia grandeco, sed parte ankaŭ temas pri multe pli malgrandaj lingvoj, precipe koncerne indiĝenajn lingvojn de suda kaj norda Ameriko kaj de Oceanio. Tiuj malmulte parolataj fontlingvoj de Dunianto tamen estas reprezentataj nur per relative malmultaj vortoj en la dunianta vortprovizo.
La fontlingvoj estas dividataj en du listojn, nome 21 ĉefaj fontlingvoj kaj 21 aldonaj fontlingvoj:
La 21 ĉefaj fontlingvoj de Dunianto: angla, ĉina, hindia, hispana, araba, franca, bengala, portugala, rusa, Urduo, indonezia, germana, japana, svahila, persa, turka, tamila, vjetnama, korea, haŭsa, itala
La 21 aldonaj fontlingvoj de Dunianto: panĝaba, marata, telugua, kantona, filipina, taja, amhara, joruba, pola, birma, lingala, uzbeka, fula, cvana, sud-keĉua, gvarania, naŭatla, kiĉea, fiĝia, navaha, kria
La ĉefaj fontlingvoj ĝenerale havas multe pli da parolantoj ol la aldonaj fontlingvoj kaj sekve ricevas signife pli da atento en la elektado de duniantaj radikoj. Sed kvar relative grandaj fontlingvoj el Sud-Azio kaj Ĉinujo (la panĝaba, la marata, la telugua kaj la kantona) estas en la listo de aldonaj fontlingvoj, ĉar iliaj kulturregionoj kaj lingvofamilioj jam estas bone reprezentataj ĉe la ĉefaj fontlingvoj pro la ĉina, la hindia, Urduo kaj la tamila.
Ene de ĉiu el la du listoj la lingvoj estas ordigataj laŭ la entuta kvanto de parolantoj (denaskaj kaj ne-densakaj). Kiel fonto por la kvanto de parolantoj estis uzataj Ethnologue 2024 kaj aldonaj fontoj cititaj en vikipediaj artikoloj pri unuopaj lingvoj. La ordo de la lingvoj en la listoj influas, kiugrade ili estas reprezentataj en la vortprovizo de Dunianto.
La panĝaba, marata, kantona, uzbeka kaj pola estas konsiderataj kiel aldona subteno por akcepti vortojn el parencaj lingvoj kiel la hindia, ĉina, turka kaj rusa. La aliaj aldonaj lingvoj plejparte reprezentiĝas per vortoj, kiuj estas motivitaj per po nur unu el la aldonaj fontlingvoj.
Fontlingvoj laŭ geografiaj regionoj
Ĉi-sube la fontlingvoj estas listigitaj laŭ larĝe difinitaj geografiaj regionoj (surbaze de tio, kie la lingvo estiĝis).
Eŭropaj lingvoj: angla, hispana, franca, portugala, rusa, germana, itala, pola
Orient-aziaj lingvoj: ĉina, japana, korea, kantona
Sud-aziaj lingvoj: hindia, bengala, Urduo, tamila, panĝaba, marata, telugua
Okcident-aziaj kaj centr-aziaj lingvoj: araba, persa, turka, uzbeka
Sud-orient-aziaj lingvoj: indonezia, vjetnama, filipina, taja, birma
Afrikaj lingvoj: svahila, haŭsa, amhara, joruba, lingala, fula, cvana
Sud-amerikaj lingvoj: sud-keĉua, gvarania
Nord-amerikaj lingvoj: naŭatla, kiĉea, navaha, kria
Oceania lingvo: fiĝia
Fontlingvo-listoj utilaj por la kreado de novaj duniantaj radikoj
Fontlingvoj en ordo de konsiderindeco por la kreado de novaj radikoj kun ekster-eŭropa etimo: ĉina (aldone: kantona), hindia (aldone: Urduo, panĝaba, marata), araba, bengala, indonezia, japana, svahila, persa, turka (aldone: uzbeka), tamila, vjetnama, korea, haŭsa | telugua, filipina, taja, amhara, joruba, birma, lingala, fula, cvana, sud-keĉua, gvarania, naŭatla, kiĉea, fiĝia, navaha, kria
Momente subreprezentataj fontlingvoj (ĉe la aldonaj fontlingvoj estas krome indikata la celita kvanto sen sonimitoj): (angla), ĉina, araba, (bengala), (rusa), (germana), (svahila), (tamila), vjetnama, haŭsa | filipina 14, (birma 6), fula 5, cvana 4, gvarania 3, (kiĉea 2), (fiĝia 2), (navaha 2), (kria 2)