Tabelforma vortaro

La tabelforma vortaro de Dunianto ĉiam estas la plej aktuala versio de la vortaro (krom la tabelfolio eo-dto, kiu povas esti iom malaktuala). Ĝi servas kiel bazo por la aŭtomata tradukilo por Dunianto kaj kune kun ĉi tiu aŭtomata tradukilo estas uzata por aŭtomate krei la enhavon de la Dunianta-Esperanta Vortaro (kaj estonte ankaŭ por la Esperanta-Dunianta Vortaro).

La tabelforma vortaro ĉefe provizas tradukojn por unuopaj Esperantaj radikoj kaj krome por kelkaj plur-elementaj esprimoj. Aldone, ĝi enhavas informojn pri la deveno de la ne-Esperantecaj radikoj en Dunianto.

La tabeldokumento enhavas tri tabelojn, inter kiuj eblas ŝanĝi per la butonoj malsupre:

  • La tabelo dto-eo tradukas duniantajn radikojn kaj plurradikajn esprimojn al Esperanto laŭ la alfabeta ordo de la duniantaj elementoj.
  • La tabelo eo-dto tradukas esperantajn radikojn kaj plurradikajn esprimojn al Dunianto laŭ la alfabeta ordo de la esperantaj elementoj.
  • La tabelo landnomoj listigas la duniantajn landnomojn kune kun la internaciaj landokodoj kaj la Esperantaj tradukoj laŭ la alfabeta ordo de la landokodoj. Krome tute sube de ĝi estas nomoj de kelkaj regionoj, kiuj ne estas sendependaj landoj.
    Notu, ke ne troveblas landnomoj kaj de ili derivitaj lingvonomoj aŭ gentonomoj en la aliaj du tabeloj. Lingvonomoj povas esti derivataj de landnomoj per adjektivigo landnomo, ekzemple “la cina” derivita de “Cino” (‘Ĉinujo’). Se necese, eblas precizigi la signifon per aldono de “baco” (‘lingvo’) post la adjektivo: “la cina baco“. Nomoj de landanoj estas derivitaj de landnomoj per “-an-”, ekzemple “italano”, “baratano” kaj “rusano”. Se oni volas aparte emfazi etnan/gentan apartenon kontraste al ŝtataneco aŭ ĝenerala ligiĝo al lando, eblas uzi “-ul-” anstataŭ “-an-”, ekzemple “rusulo” (’ruso’) kontraste al “rusano” (‘rusujano’).