Reen al la dua leciono
Antaŭen al la kvara leciono
En Dunianto oni povas kompare al Esperanto esprimi pli multe per la sama kvanto da lernitaj radikoj, ĉar Dunianto pli multe ol Esperanto uzas kunmetaĵojn. Tio estas realigita interalie per kelkaj aldonaj sufiksoj, kiel la jam lernitaj “-ilm-”, “-ug-”, “-oc-”, “-ej-”, “-im-”, “‑am‑” kaj “‑om‑”, sed krome ankaŭ per pli fleksebla kaj pli grandskala uzado de la vortfaraj principoj, kiujn ĝi transprenis el Esperanto. Ankaŭ por tio vi jam vidis kelkajn ekzemplojn, kiujn mi ŝatus pliklarigi:
- La Esperanta “instrui” iĝas “lernigi” en Dunianto, kiel en la jam lernita vorto “lernigisto”.
- La Esperanta “verŝajne” iĝas “eblege” en Dunianto. Simile la Esperanta “malverŝajne” iĝas “eblete” en Dunianto.
- La Esperanta “apud” estas duniantigata per la esprimo “comene de”, laŭvorte “flanke de”.
- La Esperanta “skatolo” iĝas “lukuyo” en Dunianto, kio laŭvorte signifas “fermitujo”, ĉar kontraste al aliaj specoj de ujoj skatoloj ĉiam estas fermeblaj.
- La Esperanta “trotuaro” iĝas “futtafeyo” en Dunianto, laŭvorte “piedirejo”.
- La Esperanta “morti” iĝas “malviviji” en Dunianto.
- La Esperanta “seka” iĝas “sensuya” en Dunianto, laŭvorte “senakva” aŭ “senlikva”. Kiel memstara vorto, “suyo“ havas la specifan signifon ‘akvo’, de kiu ankaŭ deriviĝas la jam lernita vorto “suyi” (‛akvumi’). Sed en kunmetaĵoj “suy/” ofte alprenas la pli vastan signifon ‘likvo’. Por klare esprimi la signifon ‘likvo’ krome ekzistas “suy/oc/o”.
Krome en la teksto fine de la antaŭa ĉapitro vi povis vidi kelkajn pliajn kunmetaĵojn kun la jam lernitaj sufiksoj “‑ug‑”, “‑oc‑”, “‑ej‑”, kaj “‑am‑”.
- “ayugi” (‛ami’), derivita de “ayi” (‛ŝati’) per la sufikso “-ug-”, ĉar amado estas io simila al ŝatado, sed pli grava kaj intensa
- “parkoco” (‛ĝardeno’), derivita de la similsignifa “parko”
- “domoco” (‛hejmo’), derivita de la similsignifa “domo”
- “egijeji” (‛kreski’), derivita de la similsignifa “egiji” (‛egiĝi’, ‛grandiĝi’)
- “egigeji” (‛kreskigi’), derivita de la similsignifa “egigi” (‛grandigi’)
- “hatame” (‛eĉ’), derivita de “hat” (‛ĝis’), ĉar multaj lingvoj uzas la saman esprimon por “eĉ” kiel por “ĝis”, interalie la ĉefaj fontlingvoj de la dunianta “hat” (la araba “حتى” (ḥattā), la svahila “hata”, la hispana “hasta” kaj la portugala “até”).
En Dunianto estas kelkaj malo-paroj, kiuj ne estas esprimitaj per “mal-”, sed per inversigo (retroskribo) de la literoj en la radiko. Du el tiuj vi jam renkontis:
- “can” signifas ‛antaŭ’, “nac” signifas ‛post’ aŭ ‛malantaŭ’ (antaŭe renkontita en la formo “nace” (‛poste’)).
- “yuna” signifas “juna”, “nuya” signifas “maljuna” (oni kompreneble retroskribas nur tion, kio venas antaŭ la finaĵo)
Ĝenerale eblas en Dunianto uzi “mal-” same kiel en Esperanto, do ĉi tiaj malo-paroj formitaj per retroskribo estas uzataj nur escepte, ĉefe por ŝpari silabon ĉe kelkaj tre oftaj elementoj kiel “can” kaj “nac” kaj por eviti, ke unu el du simetriaj maloj devas esti konsiderata pli baza. Ekzemple oni foje kritikis, ke en Esperanto “maljuna” kaj “maldekstra” estas derivitaj de “juna” kaj “dekstra”, kvazaŭ “maljuna” kaj “maldekstra” estus iel negativaj kaj “juna” kaj “dekstra” iel pozitivaj. Por eviti tion, Dunianto uzas malo-paron formitan per retroskribo:
- “edama” (‛maldekstra’) – “madea” (‛dekstra’)
- “sudo” – “duso” (‛nordo’)
- “garibo” (‛okcidento’) – “birago” (‛oriento’)
- “kala” (‛nigra’) – “laka” (‛blanka’)
- “kula” (‛malfermita’) – “luka” (‛fermita’)
Ni krome lernu pri plia dunianta sufikso, kiu ne ekzistas en Esperanto, nome “-aly-”, uzata por formi nomojn de materialoj:
- “arbalyo” (‛ligno’)
- “bealyo” (‛lano’), derivita de “beo” (‛ŝafo’)
- “zunalyo” (‛mielo’), derivita de “zuno” (‛abelo’)
- “cawalyo” (‛fojno’), derivita de “cawo” (‛herbo’)
- “makalyo” (‛ŝtofo’), derivita de “maki” (‛surhavi (vestaĵon)’)
- “cuogalyo” (‛ledo’), derivita de “cuogo” (‛haŭto’)
- “likalyo” (‛papero’), derivita de “liki” (‛skribi’)
La dunianta sufikso “-es-” havas la signifon de la Esperanta “-ec-”. Krome ekzistas similsignifa sufikso “-ud-”, kiu malsame ol “-es-” estas uzata por neŭtrale paroli pri skalo, dum “-es-” estas uzata por paroli pri unu fino de iu skalo. Ekzemple “garma” signifas “varma”, “garmeso” signifas “varmeco”, kaj “garmudo” signifas “temperaturo”. Pliaj ekzemploj estas “nuyudo” (‛aĝo’), “teludo” (‛distanco’) kaj “ebludo” (‛verŝajneco’, ‛probableco’), derivitaj de “nuya” (‛maljuna’), “tela” (‛malproksima’) kaj “ebla” (memoru, ke “eblega” signifas ‛verŝajna’ kaj “ebleta” signifas ‛malverŝajna’).
Ni daŭrigu per lego-ekzerco.
Disvastigu la Worton: Prazokay (Indiĝenaj) Bacoy en Brita Kolumbio
La regiono, kiun nanu (ni) ante (nun) nomas Brita Kolumbio, estas domoco (hejmo) al pli de prazokay bacoy hon iu ayn hoka parto de Kanado. Cut (Ĉirkaŭ) trides du prazokay bacoy estas pesatay tie. Dan multay el jetiuy bacoy estas en risko de maljeijo (malapero).
Eksemple, ante estas malpli hon des homoy, kiuy sakas pesi la bacon de la Skwomeca zoko (popolo/etno/gento/nacio). La mafmulto (plejmulto) de la pesantoy estas pli hon cicdes-pen-nenay (65-jaraj). Dan estas yuna dudes-kwar-nena balgico (viro) nomata Khelsilem Rivers, kiu lernis Skwomecon kay pasigas multon de sia tempo karante por havoci (teni) jin vivanta. U domimas en domo kun hokay yunuloy, kiuy volas pesi sian adatocan (tradician) bacon ciudine (ĉiutage).
Kial baco estas tiel muhima (grava)? Baco estas kiel nanu (ni) praktikas nanuan kulturon. Ji estas kiel nanu disigas (dividas) nanuayn kataoyn (rakontojn), nanuayn laloyn (kantojn), nanuan historion kay nanuayn lernigoyn (instruojn). Ji estas parto de nanua memoceso (identeco). Ji ligas nanun al nanua familio, kiu venis can nanu. Jici (Scii) nanuan bacon helpas nanun esti sanay en fikruyo (menso), badano (korpo) kay ruho (animo/spirito).
Kial prazokay bacoy estas en risko de maljeijo? Kiam lakuloy (blankuloj) venis al Kanado, ili fikris (pensis), ke ili estas pli bonay hon prazokoy (indiĝenaj popoloj). Ili fikris, ke prazokay homoy bicus (devus) esti tute kiel lakuloy. Do ili igis la praktikadon de prazoka kulturo kontrakanuna (kontraŭleĝa). Nifde (Ekde) la kilo-tamsa-tamdesay (1880-aj) nenoy hat la kilo-nawsa-nawdesay (1990-aj) nenoy, prazokay tifloy (‛infanoj’) estis forigitay de siay familioy kay senditaj al domimlerneyoy. En jetiuy lerneyoy, oni malizinis (malpermesis) al ili pesi sian bacon. Jika (Se) ili zuus (farus) tion, ili estus punatay. Ante kiel plengranduloy (plenkreskuloj), multay forgesis sian bacon aw ne gamas (sentas) sin ancenay (sekuraj) pesante jin. Iuy bacoy estas nomatay “sumnantay” (dormantaj), boy ke ne restas iu, kiu sakas pesi ilin. Jedine (Hodiaŭ), mafmulto de homoy en Brita Kolumbio vidas, ke tio, kio okazis, estis rasisma kay malsaha (malĝusta).
Khelsilem honimas (komparas) jetiun historion al tio, kio okazas kiam arbaro estas hayocita (detruita) de agno (fajro). Goe (Unue), la floroy revenos. Nace (Poste) revenos la cawo (herbo) kay hokay cawesay (herbecaj) plantoy. Nace egijejos (kreskos) la arbocoy (arbustoj) kun kay sen beroy. Nacime (Sekve), la nam-arbalyay (mol-lignaj) arboy revenos. Fine, la malnam-arbalyay arboy revenos. Ante la malnam-arbalya arbaro renovigos sin mem. Ciu etapo zuis daon (vojon) por la nacima etapo. Khelsilem incalas krei la naciman alaon (ondon) de Skwomec-uloy por ke ili estu kiel tiu malnam-arbalya arbaro. U fondas lerneyon nomatan Skwomeca Baca Akademio.
Kiel Khelsilem, prazokoy en la tuta Brita Kolumbio karas por savi siayn bacoyn. Estas prazokbacay programoy por canlerneyay bacoy. Estas tendaroy, kie prazokay bacoy lernas zui ciudinayn karocoyn (taskojn) tew (laŭ) la maniero, kiel iliay familioy zuis ilin selam kilooy (miloj) de nenoy.
Estas programoy por plengranduloy pasigi tempon kun plinuyuloy (pliaĝuloj), kiuy jicas sian prazokan bacon.
Aydan loweantoy (setlantoj) sakas helpi. Loweantoy estas homoy, kiuy traslokijis al Brita Kolumbio el hokay lokoy. Loweantoy sakas awdoci (aŭskulti) homoyn pesantayn siayn bacoyn. Loweantoy sakas lerni ion hus la prazoka tero, kie ili domimas. Loweantoy aydan sakas cadi (trovi) manieroyn helpoci (subteni) la lernadon de prazokay bacoy en sia regiono.
Nanu ne sakas relikoci (reverki) la inton. Dan nanu sakas kari por resanigo.
CC BY 4.0 – Anglalingva originalo de Shantel Ivits (https://opentextbc.ca/abealfreader3/chapter/spread-the-word-first-nations-languages-in-bc), duniantigo de Marcos Cramer
Reen al la dua leciono
Antaŭen al la kvara leciono