Vortaro de Dunianto

Jen la ĉefa vortaro de Dunianto: Dunianta-Esperanta Vortaro

Baldaŭ ankaŭ aperos la Esperanta-Dunianta Vortaro.

La supre ligita Dunianta-Esperanta Vortaro estas aŭtomate kreita surbaze de la tabelforma vortaro de Dunianto kaj la aŭtomata tradukilo por Dunianto. Ĉi tiu tabelforma vortaro ĉiam estas la plej aktuala versio de la vortaro (krom la tabelfolio eo-dto, kiu povas esti iom malaktuala).

Ĉiu linio de la Dunianta-Esperanta Vortaro prezentas unu duniantan vorton aŭ morfemon. La radikoj estas prezentataj kune kun ilia prototipa finaĵo depende de la siginfkategorio de la radiko. Vortoj kun pli ol unu ne-finaĵa morfemo aperas kiel derivaĵoj de ilia unua morfemo. Ili estas rekoneblaj surbaze de iom da aldona marĝeno maldekstre.

La alfabeta ordo baziĝas unuavice sur la vortoj, kiuj ne estas derivaĵoj. La derivaĵoj de iu vorto estas prezentitaj en alfabeta ordo sub tiu vorto. Tio klarigas, kial “aworto” aperas antaŭ “Abidjano”: “aworto” estas derivaĵo de la adjektiva finaĵo “-a”, kaj tial aperas rekte sub ĝi kaj ne proksime al aliaj vortoj kun komenca “aw”.

Aldone al normalaj vortoj la vortaro prezentas proprajn nomojn de ĉiuj sendependaj landoj, kaj krome de diversaj urboj, regionoj kaj riveroj.

Ĉiu linio, kiu prezentas morfemon, kiu ne estas propra nomo kaj ne estas afikso aŭ finaĵo transprenita el Esperanto, havas etimologian informon. Por vidi ĝin, klaku sur la trianguleto apud la dunianta vorto.