Vortfarado en Dunianto kompare kun Esperanto

La vortfara sistemo de Dunianto estas tre simila al tiu de Esperanto, ĉar ĝi transprenas multajn el la samaj principoj: reguleco, travidebleco kaj kunmeteblo de radikoj kaj afiksoj. Tamen Dunianto pli multe ol Esperanto uzas la eblon esprimi konceptojn per kunmetaĵoj anstataŭ apartaj radikoj, por faciligi la lernadon kaj redukti la nombron de elementoj, kiujn necesas aparte lerni. En la nuna vortaro, proksimume 2100 esperantaj elementoj estas tradukitaj per ĉirkaŭ 1200 duniantaj elementoj kaj kunmetaĵoj el ili.

Afiksoj transprenitaj de Esperanto

Preskaŭ ĉiuj oficialaj afiksoj de Esperanto estas uzeblaj en Dunianto, plej ofte senŝanĝe, sed foje kun plejparte regulaj modifoj pro la ortografiaj kaj fonologiaj diferencoj inter Dunianto kaj Esperanto:

  • senŝanĝe transprenitaj: “-ad-”, “-an-”, “-ar-”, “-ebl-”, “-eg-”, “-em-”, “-end-”, “-er-”, “-estr-”, “-et-”, “-id-”, “-ig-”, “-il-”, “-in-”, “-ind-”, “-ing-”, “-ism-”, “-ist-”, “-obl-”, “-on-”, “-op-”, “-ul-”, “bo-”, “dis-”, “eks-”, “mal-”, “mis-”, “pra-”, “re-”
  • regule modifitaj: “-ac-” (‘-aĉ-’), “-aj-” (‘-aĵ-’), “-cy-” (‘-ĉj-’), “-ey-” (‘-ej-’), “-ij-” (‘-iĝ-’), “-ny-” (‘-nj-’), “-uy-” (‘-uj-’), “cef-” (‘ĉef-’)
  • neregule modifita: “-es-” (‘-ec-’)

Ekzemploj de ilia uzado: “arbaro”, “danaro” (‘ŝtuparo’), “politikisto”, “karisto” (‘laboristo’), “lerneyo”, “biseleyo” (‘kuirejo’), “memorigi”, “mincigi” (‘klarigi’), “mallonga”, “malmela” (‘malbela’).

Kunmetaĵoj anstataŭ apartaj radikoj

Dunianto krome havas multajn kunmetaĵojn, kiuj respondas al esperantaj radikoj: “lernigi” (‘instrui’), “havega” (‘riĉa’), “haveta” (‘malriĉa’), “plenbona” (‘perfekta’), “elektruyo” (‘baterio’), “lumilo” (‘lampo’), “malesti” (‘manki’), “malviviji” (‘morti’). Ĉi tiaj kunmetaĵoj malpliigas la kvanton de lernendaj radikoj kaj tiel igas Dunianton pli facile lernebla.

Statŝanĝo-verboj

Esperantaj verboj esprimantaj statŝanĝojn ĝenerale estas tradukataj al Dunianto per verboj finiĝantaj per unu el la sufiksoj “-ig-” aŭ “-ij-”:

  • “lukigi” (‘fermi’), derivita de “luka” (‘fermita’)
    • “lukiji” (‘fermiĝi’)
  • “kuligi” (‘malfermi’), derivita de “kula” (‘malfermita’)
    • “kuliji” (‘malfermiĝi’)
  • “hokigi” (‘ŝanĝi’), derivita de “hoka” (‘alia’)
    • “hokiji” (‘ŝanĝiĝi’)
  • “finigi” (‘fini’), derivita de “fino”
    • “finiji” (‘finiĝi’)
  • “fiksigi” (‘fiksi’), derivita de “fiksa”
    • “fiksiji” (‘fiksiĝi’)
  • “malsumnigi” (‘veki’), derivita de “malsumna” (‘maldorma’)
    • “malsumniji” (‘vekiĝi’)
  • “canenigi” (‘progresigi’), derivita de “canen” (‘antaŭen’)
    • “caneniji” (‘progresi’)
  • “jeigi” (‘aperigi’), derivita de “je” (‘ĉi tie’)
    • “jeiji” (‘aperi’)

Seksneŭtraleco

La radikoj en Dunianto ĝenerale estas seksneŭtralaj, kaj seksmarkado estas simetria. La sufikso “-ic-” esprimas la viran sekson (regula adapto de la neoficiala Esperanto-sufikso “-iĉ-”), kaj “-in-” la inan, ekzemple “anako” (‘gefilo’), “anakico” (‘filo’), “anakino” (‘filino’). La prefikso “ge-” tial ne estas necesa en Dunianto kaj fakte tute ne ekzistas.

“nif-” anstataŭ “ek-”

La dunianta vorto por “komenco” estas “nifo”. La radiko “nif-” estas ankaŭ uzata prefiksece kiel anstataŭaĵo por la Esperanta prefikso “ek-”, ekzemple en “nifkoni” (‘ekkoni’) kaj “niftafi” (‘ekiri’).

Pli fleksebla interpreto de “-il-”

En Dunianto, la sufikso “-il-” kovras ĉiujn uzmanierojn de la Esperanta “-il-” kaj aldone ankaŭ la signifon de la Esperanta sufikso-kombino “-ig-il-“, simile kiel en la Esperanta vorto “fajrilo” (duniante “agnilo”). Jen ekzemploj:

  • “memorilo” (‘memorigilo’)
  • “sanilo” (‘sanigilo‘, ‘kuracilo’)
  • “malvivilo” (‘mortigilo’)
  • “memocilo” (‘identigilo’), derivita de “memoca” (’identa’)
  • “kulocilo” (‘ŝlosilo’), derivita de “kuloca” (‘malŝlosita‘), ĉar temas pri ilo por “kulocigi” (‘malŝlosi’)

“-om-”, “-im-”, “-am-”Anstataŭantoj por la Esperanta “-um-”

La esperanta sufikso “-um-” estas anstataŭigita per tri diversaj sufiksoj laŭ la karaktero de la rezulta vorto:

  • “-om-” por substantiv-karakteraj derivaĵoj
    • “malbonomo” (‛problemo’), derivita de “malbona”
    • “awdomo” (‛sono’), derivita de “awdi” (analoga derivaĵo ankaŭ eblas ĉe aliaj perceptaj verboj, ekzemple “vidomo” (‛aspekto’) derivita de “vidi” kaj “mencomo” (‛odoro’) derivita de “menci” (‛flari’))
    • “sukomo” (‛ŝatokupo’), derivita de “suki” (‛ĝui’)
  • “-im-” por verb-karakteraj derivaĵoj (ĉefe agoj)
    • “domimi” (‛loĝi’), derivita de “domo”
    • “daimi” (‛vojaĝi’), derivita de “dao” (‛vojo’)
    • “konimi” (‛esplori’), derivita de “koni”
  • “-am-” por adjektiv-karakteraj derivaĵoj (ecoj)
    • “lumama” (‛hela’), derivita de “lumo”
    • “sukrama” (‛dolĉa’), derivita de “sukro” (‛sukero’)
    • “katama” (‛akra’), derivita de “kati” (‛tranĉi’)

Ne-Esperantaj sufiksoj en Dunianto

Dunianto ankaŭ havas pliajn sufiksojn por esprimi konceptojn per kunmetaĵoj (por pli da detaloj pri ili, vidu la apartan paĝon pri ne-Esperantaj sufiksoj en Dunianto):

  • “-aly-” por materialoj:
    • “arbalyo” (‘ligno’)
    • “bealyo” (‘lano’), derivita de “beo” (‘ŝafo’)
    • “likalyo” (‘papero’), derivita de “liki” (‘skribi’)
  • “-eb-” por dompartoj kaj mebloj:
    • “sidebo” (‘seĝo’)
    • “sumnebo” (‘lito’), derivita de “sumni” (‘dormi’)
    • “kulebo” (‘pordo’), derivita de “kula” (‘malfermita’)
    • “videbo” (‘fenestro’)
  • “-ilm-” por sciencaj fakoj:
    • “vivilmo” (‘biologio’)
    • “kosmilmo” (‘kosmologio’)
    • “mapilmo” (‘kartografio’)
    • “ekonomilmo” (‘ekonomiko’)
  • “-og-” por organoj:
    • “vidogo” (‘okulo’)
    • “awdogo” (‘orelo’)
    • “fluogo” (‘sango’)
    • “fikrogo” (‘cerbo’), derivita de “fikri” (‘pensi’)
  • “-ud-” por skala mezuro:
    • “garmudo” (‘temperaturo’), derivita de “garma” (‘varma’)
    • “teludo” (‘distanco’), derivita de “tela” (‘malproksima’)
    • “ebludo” (‘verŝajneco’)
  • “-ug-” por pli grava, formala aŭ intensa versio de io:
    • “kunvenugo” (‘kongreso’)
    • “dirugi” (‘deklari’)
    • “ayugi” (‘ami’), derivita de “ayi” (‘ŝati’)
    • “konatuga” (‘fama’)
  • “-oc-” por esprimi signifon similan al la signifo de la antaŭa radiko:
    • “vidoci” (‛rigardi’), derivita de “vidi”
    • “awdoci” (‛aŭskulti’), derivita de “awdi”
    • “manoco” (‛brako’), derivita de “mano”
    • “futoco” (‛kruro’), derivita de “futo” (‛piedo’)
    • “arboco” (‛arbusto’), derivita de “arbo”
    • “barfoco” (‛neĝo’), derivita de “barfo” (‛glacio’)
    • “fontoco” (‛fontano’), derivita de “fonto”
    • “helpoci” (‛subteni’), derivita de “helpi”
    • “jicoci” (‛konscii’), derivita de “jici” (‛scii’)
  • “-ej-” por esprimi signifon similan al tiu de la du-elementa kunmetaĵo antaŭ ĝi:
    • “disigeji” (‘analizi’)
    • “fiageji” (‘peki’)
    • “mallumejo” (‘ombro’)

Pliaj apartaĵoj de la dunianta vortfara sistemo

Maloj formitaj per retroskribo

Maloj povas esti esprimataj per la prefikso “mal-” kiel en Esperanto, sed ekzistas aldone alia metodo uzata por kelkaj ofte bezonataj elementoj kaj krome por malo-paroj, ĉe kiuj ne klaras, kiu el ili estu konsiderata la baza, kaj kiu la derivita. Temas pri la metodo de inversigo (retroskribo) de la literoj en la radiko. Jen ekzemploj:

  • “can” (‘antaŭ’) kaj “nac” (‘malantaŭ, post’)
  • “fawk” (‘super’) kaj “kwaf” (‘sub’)
  • “tela” (‘malproksima’) kaj “leta” (‘proksima’)
  • “yuna” (‘juna’) kaj “nuya” (‘maljuna’)
  • “sudo” kaj “duso” (‘nordo’)
  • “kula” (‘malfermita’) kaj “luka” (‘fermita’)
  • “fino” kaj “nifo” (‘komenco’)

Vulgaraj esprimoj formitaj per u-retroskribo

Krome, Dunianto uzas specialan metodon por krei vulgarajn sinonimojn: “u-retroskribo”. Tiu metodo kombinas retroskribadon kun anstataŭigo de ĉiuj vokaloj per “u”. Ekzemploj:

  • “gunuo” (‘piĉo’), el “inogo” (‘vulvo’)
  • “gucuo” (‘kaco’), el “icogo” (‘peniso’)
  • “skusi” (‘fiki’), el “seksi” (‘amori’)

Kiam vokalo, kiu tiel anstataŭiĝas per “u”, troviĝas apud “w”, oni forlasas la “w“ el la u-retroskribo, ekzemple “mugudusi” (‘frandzi’, ‘midzi’), el “swadogimi” (‘langumi’).

Reguleco de la landnomoj

Landnomoj estas ĉiam apartaj radikoj. Landanoj deriviĝas per “-an-”, ekzemple “italano” (‘italo’), derivita de “Italo” (‘Italujo’). Se aparte necesas emfazi la diferencon inter etnano kaj landano, eblas uzi “-ul-” por etnano, ekzemple “rusulo” (‘ruso’) kontraste al “rusano” (‘rusujano’).

Reguleco de la participoj

La participaj finaĵoj en Dunianto funkcias en pli reguleca maniero ol en Esperanto. Por kompreni la diferencon, unue notu, ke la participaj sufiksoj de Esperanto havas duoblan gramatikan karakteron (adjektivan aŭ substantivan), kiu kondukas al eraroj kiel “prezidanta parolo” anstataŭ “parolo de la prezidanto”. Dume la participoj en Dunianto estas nur adjektiv-karakteraj. Tio signifas, ke “prezidanto” en Dunianto havas la signifon de la Esperanta vorto “prezidanteco”, kaj ke la signifo de la Esperanta “prezidanto” estas esprimata per “prezidulo”. Ĝenerale Esperanta “-anto” povas esti tradukata al Dunianto per “-ulo”, dum ekzemple “-ito” devas esti tradukata per “-itulo” por ĝuste esprimi la intencitan signifon. Ekzemple la duniantigo de “arestito” estas “kaptugitulo”, derivita de “kaptugi” (aresti).

Ligvokalo ĉiam “-o-”

Same kiel Esperanto, en kunmetaĵoj de radikoj Dunianto permesas enmeti ligvokalon por faciligi la prononcadon. Sed malsame ol en Esperanto, la ligvokalo senescepte ĉiam estas “-o-”, eĉ se la antaŭa elemento estas adjektiveca: “sahotempe” (‘ĝustatempe’).

Sonimitoj por bestoj kaj son-kaŭzaj agoj

Bestonomoj ofte estas sonimitaj: “miawo” (‘kato’), “wafo” (‘hundo’), “muo” (‘bovo’), “kwako” (‘anaso’), “zuno” (‘abelo’). Simile, multaj verboj por son-kaŭzaj agoj ankaŭ estas sonimitaj: “hatcii” (‘terni’), “kohi” (‘tusi’), “lali” (‘kanti’), “muahi” (‘kisi’).

Resumo

Ĉi tiu pli sistemeca kaj pli efika uzo de vortfaraj rimedoj igas Dunianton tre esprimpova per malpli granda kvanto da lernendaj radikoj ol en Esperanto.